Poema sezono en kamparo de Ĉinio

Mirinda Publikigita: 2022-07-25 19:16:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe iu lotuso-semo de la dinastio Song (960 – 1279) dorminta pli ol mil jarojn ekfloris. La semo, elterigita en la rivero Qinhuai de Nankino en 2017, disfloris post zorgema kultivado ĉijare. Estas ege romantika kaj mirinda, ĉu ne?

La agrikultura kulturo de Ĉinio havas la historion pli longtempan ol la miljara lotuso. En la ĉina antikveco reveno al kamparo signifas indiferentecon al famo kaj riĉeco. Nun sperto de agrikulturo en kamparo estas juna kaj fervora vivmaniero.

Hodiaŭ ni kune ekskursu en la mirinda kamparo en Ĉinio. La unua celo estas vilaĝo Wangjin en ĉina norda provinco Hebei. Tie situas la ŝtonbaraĵaj teraskampoj nomataj “la dua Granda Muro” kun la historio antaŭ 7 jarcentoj. Tiam la homoj konstruis grandskalajn teraskampojn kun ŝtonoj por konservi akvojn por agrikulturaj plantoj. En la lastaj jaroj la lokanoj aktive evoluis agrikulturan kulturon de teraskampoj. Tie rajdante sur azenido, vi povas rikolti zantoksilon en la kampo kaj gustumi tipan milian kaĉon.

Ne sufiĉas? Ni ankaŭ povas paŝti ŝafojn en la stepo! La stepo Horqin de la Interna Mongolio ĝis nun konservas la plej originajn nomadajn kutimojn kaj morojn. Paŝtistoj vagas serĉante akvon kaj herbojn, rajdas sur ĉevaloj kaj faras arkpafadon. Ĉi tie vi povas provi danci kaj kanti kaj fari artan metion de la mongola etn-grupo.

Cetere,dum la ferio de Festo de Duobla Naŭo ni povas trovi alian teran paradizon en la gubernio Anxi de Fujian-provinco. Anxi ĝuas la honoron de “hejmo de teo-kulturo”. En la dinastio Song de la 13-a jarcento, teo produktita de Anxi estis transportita tra la mondo per la mara Silka Vojo kaj nun ĝi estas la grava marko de la mara Silka Vojo. En la teo-ĝardeno ĉirkaŭata de nuboj sur altitudo de 1 300 km. en Anxi, vi povas loĝi en kampara gastejo en antikva arkitektura stilo, gustumante teon boligitan per monta fonto kaj frandaĵojn kuiritajn per kamelia graso.

Tiuj lokoj ne nur estas turismaj vidindaĵoj, sed ankaŭ gravaj agrikulturaj heredaĵoj de la mondo agnoskitaj de Organizo de Agrikulturo kaj Nutraĵoj de UN. La jaro 2022 markas la 20an datrevenon de la projekto de gravaj agrikulturaj heredaĵoj de la mondo de la organizo. Kompare kun tradiciaj kulturaj heredaĵoj, la agrikulturaj heredaĵoj estas pli komplikaj, kiuj devas ne nur enkorpigi historian heredadon de agrikulturo, sed ankaŭ trakti klimatajn, teknologiajn kaj sociajn ŝanĝiĝojn, garantii nutradon de lokanoj kaj vivas plu. La tutmondaj gravaj agrikulturaj heredaĵoj en Eŭropo inkludas teraskampon Oliva inter Assisi kaj Spoleto de Italio, Agro-arbara-pastejan sistemon de Barroso de Portugalio. Agrikulturaj heredaĵoj estas daŭrigita por la estonteco.

Dividu