Naskiĝo de aŭto de Ŝanhaja Volkswagen

Mirinda Publikigita: 2022-08-25 10:55:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu mia veturilo estas antikvstila? Ĝi estas la aŭto kun marko Santana fabrikita de la kompanio Volkswagen en la 1980aj jaroj. Tiu ĉi aŭta kategorio estis plejlongtempe vendata en la ĉina merkato inter 1984 kaj 2012. Post 2012 la marko Santana estis donita al alia tipo de aŭto ĝis 2022. La miraklo de Santana en Ĉinio komenciĝis en reformo kaj malfermo en 1978.


Komence de reformo kaj malfermo Ĉinio esperis enkonduki novajn teknologiojn pri aŭto-fabrikado kaj komencis dialogon kun usona aŭto-kompanio General Motors Company. Tamen la lasta opiniis, ke Ĉinio havis malprogresintajn teknologiojn kaj ne havis bazan scion pri veturilo-merkato. Ĝi prezentis tiaman freŝan koncepton al Ĉinio, nome entrepreno de miksaj kapitaloj. La kompanio General Motors priskribis ĝin kiel geedziĝon de ĉinaj merkato kaj laborfortoj kun eksterlandaj kapitaloj kaj teknologioj.

Tiam la ununura aŭto-marko de Germanio konata de ĉinoj estis Mercedes-Benz. Do kiam ĉina Ministerio de Mekanika Industrio sendis delegacion al Eŭropo, kaj ĝia membroj iris al la ĉefstabejo de Mercedes-Benz en Stutgarto. Tamen atinginte Germanion, la delegacio trovis, ke survoje plejparto de aŭtoj estis produktita de la kompanio Volkswagen. Do la delegacio portempe decidis iri al Wolfsburgo.

Kiam ĉina ministro pri mekanika industrio aperis en la ĉefstabejo de la kompanio Volkswagen, la ĝenerala direktoro de la kompanio supriziĝis. Li kaj la kompanio poste faris ĝustan juĝon, ke Ĉinio fariĝos granda merkato influanta la mondon. Kvamkam la du flankoj rapide atingis interkonsenton pri kunlaboro, tamen la vera entrepreno kune investita de Ĉinio kaj Germanio fondiĝis post 6 jaroj. Oktobre de 1984, okazis en Popola Halo la subskriba ceremonio de fondiĝo de Ŝanhaja Volkswagen Limigita Kompanio.

En la romantiko de ĉina-germanaj entreprenoj, okazis multaj kortuŝaj aferoj. Komence ĉiuj pecoj de aŭto venis de Germanio. Kaj ĉiu veturilo de la marko Santana havis preskaŭ 5 200 pecojn, kiuj estis transportitaj de Wolfsburgo unue al Hamburgio kaj poste al Ŝanhajo en konteneroj. Dume iuj pecoj perdiĝis kaj la kosto por kompletigo estis tre alta. Por solvi la mankon, Ŝanhaja Volkswagen sendis homojn al japanaj fabrikoj por lerni enpakadon kaj transportadon de aŭto-pecoj. Tio ĝuste estas ĉarmo de tutmondiĝo.

Dividu