Ne etiketi viruson per ofendo

Publikigita: 2020-07-12 10:07:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Konsidere al la nekonvena formulo, t.e. nomi la novan kronviruson "ĉina viruso", kiu aperis en iuj sociaj komunikiloj , en la 18a de marto, Michael Ryan, respondeculo de urĝaj programoj de la Monda Organizo pri Sano akcentis, ke la viruso ne havas landlimojn, kaj objektoj influataj de ĝi ne diferencas inter rasoj, haŭtokoloroj kaj riĉeco. Ryan diris, ke la influenco H1N1 en 2009 devenis de nordameriko, tamen la organizo ne nomis ĝin 'nordamerika influenco'.

Por diri la veron, ke estas facile por homoj pensigi pri malagrablaj aferoj, se oni asocias la viruson kun la nomo de regiono, lando aŭ raso. La logiko estas simpla, kvankam 'viruso' estas neŭtrala vorto en medicina kampo, tamen ĝi havas negativan sencon en reala vivo. Se ĝi estas ligita kun specifa homo aŭ varo, tio probable kaŭzas negativan asociadon kaj perdon de reputacio kaj eĉ estigas rasan diskriminacion kaj disputon inter landoj.

Tial la Monda Organizo pri Sano nomis la novan kronviruson aparte skrupule. En la 11a de februaro, la viruso estis oficiale nomita de la organizo kiel 'COVID-19'.

La ĝenerala direktoro de la organizo Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke estas tre grave por nomi la malsanon, kio celas eviti nekonvenan dirmanieron.

Fakte la maniero, meti sur viruson etiketon kun la nomo de geografia pozicio, lando aŭ raso, jam estas ĝenerale oponita en la mondo. En sociaj komunikiloj, retanoj ofte atentigis aŭ riproĉis nedecan esprimmanieron. Usonaj retanoj estas pli singardaj kontraŭ tiaj dirmanieroj, ĉar tio enkondukas rasan diskriminacion kaj ksenofobion.

Federico Gobbo, universitata profesoro en Amsterdamo pri interlingvistiko kaj Esperanto komentis en socia komunikilo: Kial estas "ĉina viruso"? Viruso ne havas pasporton!

Itala esperantisto Franĉesko Maurelli komentis: "Malbeleco de iuj landoj"? Kial kritiki landojn? Se estas kritikendaj faktoj, oni kritiku tiujn specifajn faktojn, sed ne tutan landon kaj ĉiujn loĝantojn.

Asocii la viruson kun specifa lando damaĝas kunlaboron de diversaj landoj kontraŭ la epidemio.

Nun la epidemio bedaŭrinde disvastiĝas en multaj landoj, kaj restas pluraj duboj pri la viruso, kio bezonas esti solvita de sciencaj esploristoj tra la tuta mondo. Dissemo de politika viruso ne faros iun ajn landon reprospera. Nun diversaj landoj devas laŭeble nuligi diverĝon, kunlabori kaj fine venki la epidemion. Oni devas esti singarda pri diverĝo kaj eĉ kontraŭdiro alportita de malprava titolo de la viruso.

Dividu