Vivopano sur haktabulo, espero sub haktabulo

Publikigita: 2020-07-12 11:15:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Karaj amikoj, hodiaŭ ni volas dividi kun vi rakonton de fotoj, kiuj estis varme diskutata sur ĉinaj sociaj retejoj. Ili rakontas pri la lernado de ĉina knabineto sub haktabulo.

Tio estas ordinara butiko en ĉina bazaro. Sur la haktabulo troviĝas vendataj viandaĵoj, kaj la butikomastrino pretigis tiujn manĝaĵojn por aĉetantoj. Tia okazaĵo estas tre normala en ĉinaj bazaroj.

Sed la sceno sub la haktabulo estas speciala. Vidu, en la mallarĝa spaco, iu knabino sidas antaŭ malgranda tablo, kie estas metitaj lernolibroj kaj komputilo. Vi certe komprenas mi supozas, ke la knabino havas retlecionojn ĉi tie.

La rakonto de la foto estas kortuŝa. La knabino, 7-jara, nomiĝas Ke Enya. Ŝi estas lernanto en la unua lernojaro de iu fundamenta lernejo de Hubei-provinco. Ŝiaj gepatroj translokiĝis de alia loko al la nuna loko antaŭ 13 jaroj por vivtenado. Post la eksplodo de la epidemio, la lernejo donas retajn lecionojn, kaj Enya ne povas sola hejme partopreni en la retlecionoj, ĉar ŝi estas tro juna. Ŝia patrino devigite disponigis tiun lernospacon por pli bone zorgi pri ŝi. De la 3a de aprilo post la refunkciigo de la bazaro, Enya tiel lernis dum unu monato.

La gepatroj de Enya ligis dadum-fadenon kaj aĉetis pli grandan retfluaĵon por ke ŝi havu pli bonan lernokondiĉon. Ili ankaŭ aĉetis por ŝi du tablolampojn kaj komputilon kun granda ekrano. La patrino de tempo al tempo helpis ŝin en lernado, kaj ankaŭ en ekzameno de ŝiaj taskoj kaj surretigo de tiuj taskoj. La patrino ankaŭ urĝis ŝin akurate korekti malĝustaĵojn en la taskoj. Ilia diligenta laboro naskis bonan rezulton. Klasa ĉefinstruisto menciis dum vizito, ke Enya gajnis grandan progreson en skribado kaj recitado. Ĝuste dum la vizito, la ĉefinstruisto rimarkis lernostaton de Enya kaj publikigis ĝin sur socia retejo, kiu tuj kaŭzis grandan atenton de retanoj. Iu retano komentis: Vivopano sur haktabulo, espero sub haktabulo.

Karaj amikoj, hodiaŭ estas la Infana Tago. Kvankam ne ĉiuj landoj festas la tagon en la 1-a de junio, tamen ĝojeco de tia speciala tago estas sama por ni ĉiuj. Ni deziras al vi feliĉan Infanan Tagon. Se vi havas tian rakonton, ni invitas vin dividi kun ni. Por pli da informoj, turnu vin al Esperanto.cri.cn. Mi estas Lucia en Pekino, ĝis la venonta fojo.

Dividu