Rakontoj de tri ordinaraj civitanoj en Xinjiang

Publikigita: 2020-07-12 11:31:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post la longa disvolviĝo, precipe post la efika kontraŭterorisma batalado, Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono eniris en novan prosperiĝan periodon. Diversaj etnoj en Xinjiang alte ŝatas la nunan kvietan vivon kaj la prosperon kaj stabilecon de la ekonomio kaj socio.

Amikoj, en la hodiaŭa programo ni konigos al vi rakontojn de tri ordinaraj civitanoj en Xinjiang. Kun sia penado ili faris kontribuon al la ekonomia disvolviĝo, ekologia protektado kaj heredado de tradiciaj kulturoj.

Rakonto de Wang Chengbang, senpaga ĝardenlaboristo

Li estas Wang Chengbang, 83-jaraĝa. Wang Chengbang estas senpaga ĝardenlaboristo en la urbo Kuerle de Xinjiang. Post emeritiĝo li senpage plantis preskaŭ mil arbojn. La saliko Chengbang en Bazhou estas nomita per lia nomo.

Eksa soldato Wang Chengbang: "Mi iam estis soldato protektanta la landlimon. Ekde tiam mi fiksloĝis en Xinjiang. Mi ne forlasos ĉi tie. Mi esperas, ke mi povos esti subterigita ĉi tie."

Dancantoj dancas ĉirkaŭ la plej maljuna arbo en Ĉinio. Tio estas ujgura tradicia danco. La arbo jam aĝas pli ol mil jarojn. En Xinjiang troviĝas plej granda ĝardeno de diversformfoliaj poploj. Per turisma trajno oni ne povas viziti la tutan ĝardenon en unu tago kaj unu nokto. La ĝardeno areas 100 kvadrajn kilometrojn. Se ne estus tiuj diversformfoliaj poploj, la dezerta sabloŝtormo detruus la proksimajn vilaĝojn. Pro la firmeco kaj nefleksebleco de diverformfoliaj poploj oni plantis en la dezerto Takelamagan verdan Grandan Muron. Ĝi estas plej longa ŝirma forstozono laŭ la ŝoseo en Ĉinio kaj longas je 436 kilometroj.

Tio estas rakonto, ke iu ordinara homo volas bonigi la mondon. La sabloŝtormo en la dezerto detruis lian hejmlokon tagon post tago. Por protekti la hejmĝardenon Wang Chengbang decidis batali kontraŭ dezertiĝo. En la komenco iuj homoj dubis lian agon, tamen nun miloj da homoj jam estis kortuŝitaj de Wang Chengbang.

Post emeritiĝo Wang Chengbang komencis planti arbojn ĉi tie. Ekde tiam li verdigis 40% da tero de la urbo. Evidente reduktiĝis la sabloŝtormo ĉi tie

Ĉu vi scias ujguran brodaĵon? Preskaŭ ĉiuj ujguraj virinoj scipovas brodadon, tial oni ofte opinias, ke brodado estas laboro de virinoj. Se viro faros brodadon, li fariĝos objekto de mokoj.

Rajonto de Cardel Rahman, brodisto kaj desegnisto.

En decembro de 2007 pliaĝa fratino de Rahman havis kanceron. Post 35 tagoj si forpasis. Tiam ŝi estis nur 38 jaraĝa. Antaŭe ŝi estis brodistino. Post ŝia forpaso mi fariĝis brodisto anstataŭ ŝi. En 2009 miaj brodaĵoj estis eksponitaj. La loka televidstacio intervjuis min. Ekde tiam foriris mia premo ĉar multaj homoj aprobis miajn brodaĵojn.

La brodaĵoj de Rahman estas desegnitaj de li mem. En 2016 la Nacia Kultura Ministerio establis brodstacion en la urbo Hami. Rahman fariĝis la desegnisto de la stacio kaj gvidis preskaŭ cent brodistinojn.

Tiuj brodistinoj venis el malriĉaj familioj, ili devas prizorgi maljunulojn kaj infanojn hejme. Se ili plenumis certajn mendilojn, ili povis akiri rimarkindan enspezon. Inter tiuj brodistinoj la plej maljuna estas 70-jaraĝa. Ŝia brodaĵo estas tre bona.

En la kabineto de Rahmen troviĝas brodaĵoj ne nur por tradiciaj vestoj, kapkusenoj, sed ankaŭ por aŭskultiloj kaj pupoj. Li esperas, ke la tradicia ujgura brodaĵo povos esti ŝatata de junuloj. Kiel viro Rahman portis ŝarĝon de la familo per brodado. Kiel desegnisto de ujgura brodaĵo li gvidas la brodistinan teamon liberiĝi el malriĉeco.

Rakonto de Hu Jiangang, membro de la vilaĝo Yueliangdi.

Multaj homoj ofte vizaĝas al elekto pri lobora loko: ĉu en urbo aŭ en vilaĝo. Jen estas la tria heroo de hodiaŭa rakonto..

Hu: "Mi revenis al mia hejmloko aprile, 2019. Ĉar la loka registaro subtenas nin pri entreprenado, do mi starigis al mi hejm-hotelon."

Antaŭe ĉiujara enspezo de Hu estis 200 miloj da juanoj (29 000 usonaj dolaroj), sed en la komencaj 4 monatoj, post la malfermiĝo de la hejm-hotelo, li jam akiris 80 milojn da juanoj (12 000 usonaj dolaroj).

Nuntempe la vilaĝa turismo bone disvolviĝas, mi volas prosperigi mian vilaĝon Yueliangdi per hotelindustrio.

La vilaĝo Yueliangdi estis elektita kiel unu el la ĉinaj belaj libertempaj vilaĝoj en 2018. Poste en 2019 la enspezo de lokanoj pliiĝis je 20% ĝis 30% kompare kun tiu en la antaŭa jaro. La vilaĝanoj kredas, ke iliaj penoj povos plibonigi ilian vivon kaj popularigi ilian hejmlokon en proksimaj kaj malproksimaj lokoj.

Dividu