Scio pri la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio

Publikigita: 2020-07-12 11:31:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hodiaŭ estas la 1a de Julio. Unuflanke la jaro 2020 jam pasis duone, aliflanke, hodiaŭ estas grava tago por la ĉinoj, tio estas datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio.

Multaj homoj eble ne komprenas, ke la Komunista Partio de Ĉinio estis fondita en la 23a de julio, 1921, sed kial la datreveno de KPĈ estas la 1a de julio?

Ĉu tio estas eraro de instruisto, aŭ de historio.

Hodiaŭ ni kune koni la specialan tagon

Unue ni kune informiĝu pri la procezo de fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio.

En la jaro 1917 venkis la Oktobra Revolucio de Rusio, kaj poste kun tiu bona novaĵo Marksismo disvastigis tra Ĉinio.

Inspirite de progresemaj pensoj, kelkaj junuloj komencis konsideri socian reformadon. Pro la diplomatia malsukceso de Ĉinio en la Pariza Pripaca Konferenco eksplodis la Movado de la 4-a de Majo de 1919 en Ĉinio.

En la movado intelektuloj, ekzemple Li Dazhao, Chen Duxiu, Mao Zedong kaj Dong Biwu, kiuj plej frue kontaktis Marksismo-Leninismon, sinsekve fondis komunismajn grupojn por disvastigi Marksismo-Leninismon kaj organizis laboristan movadon.

Samtempe, la Komunista Internacio donis al ili grandajn helpojn.

Julie de 1921, reprezentantoj de komunismaj grupoj el diversaj lokoj iris al Ŝanhajo por partopreni en la 1a Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

Sed la kongreso ankoraŭ nefinita estis jam perceptita de spionoj. Por esti sekura ĝi translokiĝis aliloken.

Jes, ŝipen.

Do la reprezentantoj daŭrigis sian kongreson en la ŝipo, kaj tie ĝi sukcese plenumiĝis.

Li Da, Dong Biwu, Mao Zedong partoprenis en la kongreso.

La kongreso adoptis la partian statuton kaj elektis Chen Duxiu kiel la ĝeneralan sekretarion. La Komunista Partio de Ĉinio oficiale fondiĝis.

La 23an de julio de la jaro 1921 en Ĉinio aperis la plej nova partio, kiu havas celon de komunismo, kaj agas laŭ Marksismo-Leninismo.

Nu, tiel KPĈ estis fondita!

Sed tiam la Komunista Partio de Ĉinio povis nur silenti kaj sekrete faris aktivecojn, ĉar en tiu tempo la tuta Ĉinio estis regata de la reakcia militestraro.

Poste venis la periodo de la Granda Revolucio. La Komunista Partio de Ĉinio unuflanke okupiĝis pri kunlaboro kun Kuomintango, aliflanke faris laboristan kaj kamparanan movadon, eĉ forgesante festi la naskiĝon de la Komunista Partio de Ĉinio.

La Komunista Partio de Ĉinio do naskiĝis la 23an de Julio. Sed kial la 1a de julio estas la datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio?

Fakte maje de la jaro 1938 Mao Zedong plej frue proponis, ke la 1an de julio estu kiel la datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio.

Poste la tuta partio komencis celebri la datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio en la unua de julio.

Kvankam la 1a de julio ne estas la ĝusta tempo pri la komenciĝo de la unua Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, tamen tiu speciala kaj brila tago estas memorata de la tuta partio kaj la ĉina popolo.

Dividu