Ĉina nacia leĝdona instanco adoptis leĝon pri protekto de nacia sekureco en Honkongo

Publikigita: 2020-07-12 11:34:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La leĝo estis adoptita en la 20a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio. Prezidanto Xi Jinping subskribis ordonon de prezidanto por promulgi la leĝon, kiu estas valida ekde la dato de promulgo.

La leĝo, formulita surbaze de la decido de la Nacia Popola Kongreso pri starigo kaj plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por protekto de nacia sekureco, havas 66 artikolojn en ses ĉapitroj. Ĝi estas ampleksa leĝo kun enhavoj de substanca leĝo, procedura leĝo kaj organika leĝo.

Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso, diris, ke la afero "unu lando, du sistemoj" devas esti kondukita al la ĝusta direkto. Li faris la rimarkojn dum prezidado de la ferma kunveno de la 20a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso.

Li diris, ke la leĝo servas kiel leĝa garantio por protekti la nacian sekurecon kaj konservi longtempan pacon, stabilecon, prosperon kaj disvolviĝon en Honkongo, certigi la leĝajn rajtojn kaj liberecojn ĝuatajn de honkongaj loĝantoj, gardi la leĝajn rajtojn kaj interesojn de fremdlandanoj en Honkongo kaj la interesojn de fremdlandaj investantoj, kaj certigi senĉesan disvolviĝon de la afero "unu lando, du sistemoj".

Ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono Carrie Lam diris marde, ke la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono bonvenigas la adopton de la leĝo pri protekto de nacia sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono.

Lam diris en deklaro publikigita tiuvespere, ke la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono bonvenigas la adopton de la leĝo fare de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, kaj ke ĉi tiu nacia leĝo estis enlistigita en Aneksaĵon III de la Baza Leĝo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono.

Samtempe, 52 landoj bonvenigas ĉinan adopton de leĝo pri protekto de nacia sekureco en Honkongo. Parolante en la 44a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN marde, Kubo en la nomo de 52 landoj bonvenigis la adopton de la Leĝo pri Protekto de Nacia Sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono fare de la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio.

La nombro de landoj, kiuj subskribis la komunan deklaron legitan de kuba reprezentanto en la sesio, espereble pliiĝos.

Kuba reprezentanto legis la komunan deklaron, dirante, ke ne-interveno en internajn aferojn de suverenaj ŝtatoj estas esenca principo enskribita en la Ĉarton de la UN kaj baza normo de internaciaj rilatoj.

La deklaro diris, ke en iu ajn lando, la leĝdona povo pri nacisekurecaj problemoj apartenas al ŝtato, kio esence estas ne afero de homaj rajtoj kaj tial ne bezonas esti submetita al diskuto en la Konsilio pri Homaj Rajtoj. La deklaro aldonis, "Ni opinias, ke ĉiu lando rajtas protekti sian nacian sekurecon per leĝdono, kaj laŭdas rilatajn paŝojn faritajn por ĉi tiu celo."

La nove adoptita decido kondiĉas, ke la leĝo estu aplikebla en la Honkonga Speciala Administracia Regiono per promulgo de la regiono. La leĝo estas mejloŝtona leĝo pri subteno kaj plibonigo de la institucia kadro de la "unu lando, du sistemoj" en novaj cirkonstancoj. Ĝi efike protektos nacian sekurecon kaj daŭran pacon, stabilecon kaj prosperon en Honkongo kaj certigos stabilan kaj daŭran disvolviĝon de la afero "unu lando, du sistemoj" en Honkongo.

Zhang Xiaoming, vicestro de la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio, diris merkrede, ke la leĝo pri nacia sekureco de la Honkonga Speciala Administracia Regiono markas limŝtonon en antaŭenigo de "unu lando, du sistemoj".

Zhang faris la rimarkojn en gazetara konferenco okazigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio por informi pri leĝdono pri nacia sekureco de la Honkonga Speciala Administracia Regiono. Li aldonis, ke la leĝo servos kiel gardanto de prospero kaj stabileco en Honkongo.

Dividu