144 horoj de Pekino

Rissy Huang Publikigita: 2020-07-12 17:07:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 11an de junio en Pekino refoje aperis nova kazo post 56 tagoj de nul-raporto pri KOVID-19.

Kio okazis en pasintaj 144 horoj en mia urbo?

Kiu estas la malsanulo?

Kiel ŝanĝiĝis la vivo de pekinanoj?

Ĉu salmo estas infekta fonto?

Ĉu ankoraŭ estas sekura manĝaĵo en Pekino?

Ni retrorigardu la pasintajn 144 horojn en Pekino.

La 11an de junio

Je la 2a horo Pekina Centro pri Rego de Malsanoj ricevis kazon el la distrikto Xicheng kaj tuj faris epidemiologian enketon en la loko.

Je la 7a horo estis konfirmita la 52jara malsanulo. Du el liaj familianoj akceptis medicinan observadon. Loĝantoj de la loĝkvartalo de la malsanulo akceptis nukleacidan ekzamenon.

Je la 16a horo, Pekino okazigis la 112an gazetaran konferencon pri la malsano kaj informis la novan kazon.

Kinejoj kaj amuzejoj ne malfermiĝos.

La 12an de junio

Je la 11a horo, du novaj kazoj estis trovitaj en la pogranda bazaro de agrikulturaj produktoj Xinfadi.

Je la 16a de horo, la 113a gazetara konferenco raportis, ke la 51jara malsanulo iris al la pogranda bazaro Xinfadi en la 3a de junio.

Pekino faris kontrolon al pograndaj merkatoj de agrikulturaj produktoj kaj al supermerkatoj. 1 940 laborantoj de la bazaro Xinfadi akceptis nukleacidan ekzamenon kaj 45 montris pozitivan reakcion.

En alia bazaro de Haidian aperis kazo de pozitiva reakcio, kiu proksime kontaktiĝis kun la konfirmita kazo de Xinfadi.

Ĉiuj viandoj freŝaj kaj frostigitaj en la bazaro Xinfadi estis sigelitaj per konservado.

Transprovincaj turismaj grupoj kaj sportaj konkursoj estis haltigitaj.

Lernantoj de la unua ĝis la tria lernojaro en elementaj lernejoj estis postulitaj prokraste reveni al lernejoj.

La 13an de junio

Je la nul horo, nacia teatro estis fermita.

Je la 3a horo, la pogranda bazaro Xinfadi estis fermita kaj ĉiuflanke kontrolita kaj desinfektita.

Je la 7a horo, kvin publiktrafikaj linioj inter Pekino kaj Hebei-provinco provizore fermiĝis. Vojoj ĉirkaŭe de la bazaro Xinfadi estis malpermesitaj al la publiko.

Je la 8a horo la bazaro Yuquandong de la distrikto Haidian estis fermita.

Je la 11a horo, Pekino okazigis la 114an gazetaran konferencon.

11 loĝkvartaloj en la distrikto Fengtai estis administrataj en fermiteco.

Pekino decidis fari nukleacidan ekzamenon al homoj, kiuj estis en la bazaro Xinfadi ekde la 30a de majo.

Je la 14a horo kelkaj distriktoj sendis anoncon al loĝantoj por nukleacida ekzameno.

Je la 17a kaj duona horo, Pekino publikigis liston de 98 institucioj, kiuj povas akcepti maksimume 90 000 homojn por nukleacida ekzameno.

Kvar regionoj altigis danĝernivelon al meza.

La 14an de junio,

Antaŭtagmeze Pekino fortigis al ĉiuj metrooj desinfektadon kaj temperaturomezuradon.

Je la 15a horo 300 tunoj da legomoj estos transportataj al Pekino, por mildigi streĉecon de liverado de agrikulturaj produktoj.

Je la 18:49, la bazaroj Xinfadi, Jingshen kaj Yuegezhuang plenumis nukleacidan ekzamenon.

La distrikto Fengtai faros nukleacidan ekzamenon al 46 000 loĝantoj de la regiono.

Aliaj 6 zonoj altigis la riskan gradon al la meza.

La 15an de junio,

Je la nula horo, 10 loĝkvartaloj ĉirkaŭ la bazaro Yuquandong estis apartigitaj.

Lernantoj, kiuj ne estas diplomiĝontaj, restos hejmen por interreta lernado.

Institucioj de servado al maljunuloj en Pekino agos laŭ dua-nivela normo pri preventado kaj regado de la epidemio.

90 000 loĝantoj akceptas nuklacidan ekzamenon. Preskaŭ 200 mil homoj kontaktiĝintaj al la bazaro Xinfadi estis ekzamenitaj.

Vespere, aliaj 12 zonoj altigis la riskan nivelon.

La 16an de junio,

Je la 2a horo, Tiantaohonglian bazaro en distrikto Xicheng estis fermita.

Ĝis la 6a horo de la 16a de junio Pekino desinfektis 276 merkatojn de agrikulturaj produktoj kaj malfermis 11. Kaj 33 173 manĝaĵaj institucioj estis desinfektitaj.

Ĝis la 16a de junio estis raportitaj 106 konfirmitaj kazoj kaj 10 sensimptomaj infektitoj.

Ekde la 16a de junio Pekino altigis la krizokazan reagan nivelon al la dua.

Ekde la 17a de junio ĉiuj lernejoj kaj infanĝardenoj de Pekino estos fermitaj kaj efektivigos interretan instruadon.

Muzeoj, bibliotekoj, artgalerioj kaj parkoj malmultigos 30% de vizitantoj kaj efektivigos interrete rendevuan sistemon.

Pekino prenas la "plej rigorajn epidemiologiajn enketojn" ĉe kaj ĉirkaŭ la bazaro kaj "kompletan spuradon de fonto" por identigi kaj kontroli la fonton de infekto.

Dividu