Ĉinio unua elirinta el recesio kaŭzita de pandemio

Publikigita: 2020-07-30 14:47:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj bonvenon al hodiaŭa programero, mi estas Lucia en Pekino. Do unue ni kune vidu ekonomiajn donitaĵojn. Laŭ la publikigitaj donitaĵoj de la ĉina Nacia Statistika Buroo, en la dua trimestro la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 3,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, post la falo de 6,8% en la unua trimestro. Dum la periodo estis aldonitaj 5,64 milionoj da laborpostenoj, plenumante 62,7% de la jara celo.

Evidente, la donitaĵoj prezentas, ke en la dua trimestro la ĉina ekonomio kreskis de negativo al pozitivo. Kaj la fakto pruvis, ke la ĉina ekonomio eltenis la provon de la pandemio kaj subtenis la stabilan kaj longtempan disvolviĝon.

Lastatempe nia amiko Angel Lopez lasis al mi mesaĝon, dirante, “Mi pensas ke la nuna lando kiu agis bone kontraŭ la kronviruso estas Ĉinio.” Ni kore dankas vin pro via laŭdo Lopez. Samtempe li demandis, “Kiel la ĉina registraro helpis al la homoj en sia lando?” Do hodiaŭ mi respondos lian demandon.

Nun ankoraŭ disvastiĝas la pandemio en la mondo, kaj ĝi kaŭzis kaj kaŭzos negativan influon al la monda ekonomio. Ankaŭ la ĉina ekonomio alfrontas multajn defiojn. Por respondi la defiojn, Ĉinio amplekse efektivigas gravajn politikojn kaj rimedojn por certigi la ses prioritatojn pri dungado, vivnivelo de la popolo, disvolvado de merkataj entoj, sekureco de manĝaĵo kaj energio, stabila funkciado de industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj glata funkciado en la komunuma nivelo, kaj garantii stabilecon en la ses kampoj de dungado, financo, eksterlanda komerco, fremda investado, enlanda investado kaj merkataj anticipoj.

Kronvirusa epidemio ne estas la unua pandemio de la homaro. Ĝi ankaŭ ne estos la lasta. Krom influo de la pandemio, ĉi-somere kelkaj ĉinaj sudaj provincoj estas forte trafitaj de inundo. Ekzemple en la gubernio Shexian en la ĉina orienta provinco Anhui, iu te-fabriko estis influita de la inundo. Pli ol 3 000 tunoj da te-folioj estis trempitaj en akvo, kaŭzante perdon de 90 milionoj da juanoj.

Fronte al la abrupta kaj granda perdo, sinjoro Zheng, ĉefadministranto de la te-fabriko unue pripensis kiel pagi monon al te-kultivistoj, ĉar li jam plenumis la aĉeton de te-folioj el lokaj kultivistoj. Influite de la pandemio, la te-kultivistoj alfrontas malfacilojn en vendado de teo. Zheng decidis aĉeti pli da tefolioj el la tekultivistoj por helpi ilin. Sed bedaŭrinde, unu tagon post kiam li aĉetis multajn freŝajn tefoliojn en la 6a de julio, lia tenejo estis inundita.

La sufero de Zheng tuj vekis simpation de la publiko. Multaj homoj kuraĝigis lin. Laŭ la plej nova informo, la loka armita polico rapide organizis specialan teamon por helpi al li rekonstrui la tenejon. Danke al multflanka subteno, la problemo estas bone solvita.

Pri internacia kunlaboro, lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping diris en sia responda letero al 18 ĉefaj afergvidaj oficistoj, kiuj promesis resti enradikiĝintaj en Ĉinio malgraŭ la duobla influo de protektismo kaj la kronvirusa epidemio, ke ilia decido estas ĝusta elekto. Fakte, kia ajn estas la ekonomia situacio, pintklasaj entreprenistoj ĉiam povas kapti komercajn okazojn per sia akravido kaj atingi siajn celojn. Ni firme kredas, ke la fundamentoj de la longtempa ekonomia kresko de Ĉinio ne ŝanĝiĝis kaj ne ŝanĝiĝos, do resti en Ĉinio estas ĝusta elekto de tiuj firmaoj por disvolviĝo.

Malgraŭ la influo de la kronvirusa epidemio, Ĉinio ankoraŭ fariĝis la unua granda ekonomio elirinta el la recesio kaŭzita de la pandemio.

Lastatempe la usona ĵurnalo The Wall Street Journal resumis, ke la ekonomia renormaliĝo de Ĉinio kongruas kun la efiko de ĉina prevento kaj regado de la pandemio.

Usona ĵurnalo The New York Times raportis, ke pro la disvastiĝo de la kronvirusa epidemio, multaj landoj fermis siajn landlimojn kaj homoj laboras hejme, kio forte influas ekonomion en Eŭropo kaj Usono. Sed nur Ĉinio refoje realigis ekonomian kreskon.

Lopez, hodiaŭa programero estas mia respondo, ĉu vi kontentigas pri tio?

Nuntempe, la epidemia situacio tra la mondo ankoraŭ estas tre maltrankviliga. Kiel estas la situacio en via urbo, kiel vi laboras? Ĉu vi havas demandojn aŭ scivolemojn pri Ĉinio? Bonvole kontaktu nin! Ni respondos vin tiel rapide kiel ni povas.

Por pli da informoj, turnu vin al esperanto.cri.cn. Mi estas Lucia en Pekino, ĝis la venonta fojo.

Dividu