Kiel la plej granda haveno en la mondo laboras?

Lucia Publikigita: 2020-08-14 00:33:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, ni komencos hodiaŭan programeron pere de la foto kun koloraj konteneroj, ni fotis ĝin ĉe la haveno Beilun, kiu estas unu el la ĉefaj havenoj de la Ningbo-Zhoushan Haveno de la ĉina orienta provinco Zhejiang.


Jen estas sinoptika tabelo pri trafiko de konteneroj kaj pri trafiko de varoj en la haveno Ningbo-Zhoushan inter 2006 kaj 2018.

Kiel la finpunkto de la ĉina Granda Kanalo kaj kiel la ekpunkto de la Mara Silka Vojo, Ningbo troviĝas ĉe ora pozicio kie interkruciĝas rivero kaj maro. Ĝi ankaŭ estas, de pratempo, centra haveno por kultura interŝanĝiĝo inter Oriento kaj Okcidento.

La transporto en la haveno Ningbo-Zhoushan disvolviĝas rapide ekde 2005. En 2018 la trafiko de varoj en la haveno Ningbo-Zhoushan atingis 1,119 miliardojn da tunoj, kaj fariĝis sola superhaveno kun la jara trafiko super 1,1 miliardoj da tunoj en la mondo. En la sinsekvaj 11 jaroj ĝi sin lokas unua inter la tutmondaj havenoj.

Kiel ĝi, kiel la plej granda haveno, laboras en rapideco? Kiuj progresaj teknikoj ĝin subtenas? Kun tiuj demandoj, en la lasta semajno, ni vizitis la havenon Ningbo-Zhoushan.

Altnivelaj havenaj servoj

Danke al la kvina-generacia reto, la kaptado kaj transportado de konteneroj estas longadistance telekontrolitaj.

Vidu, la laborantoj sidas en la centra kontrolejo. Ili tuŝas la kontrolajn butonojn por kontroli kaj transporti kontenerojn. La intelekta sistemo estis aplikata ekde 2017. Nun unu homo povas rapide kaj bonkvalite plenumi laborojn kiujn devis fari tri aŭ kvar homoj antaŭe.

Verda kaj malaltkarbona haveno

La haveno Zhoushan persistas en verda kaj malaltkarbona disvolvado kun ŝparado de energio en strukturo, teknologio kaj administrado. La haveno daŭrigas la konstruon de verda kaj malalt-karbona haveno, por realigi harmonian disvolviĝon kun la socio kaj la medio.

En la fino de 2012 ĉiuj grupoj de la haveno estis renovigitaj laŭ la projekto "nafto al elektro", kaj pro tio la haveno ĉiujare povas ŝpari proksimume 13 000 tunojn da karbo kaj redukti 33 000 tunojn da karbona dioksido. Kiam ni piediris en la haveno, kvamkam multaj en- kaj eksterlandaj ŝipoj haltis ĉe la bordo, tamen niaj ŝuoj estas puraj.

Ĉi-jare, la kronvirusa malsano atakas la tutan mondon. Ankaŭ la haveno Ningbo-Zhoushan estas influita de la pandemio. En la unua duono ĉi-jare la haveno plenumis kargokvanton de 569 milionoj da tunoj kaj de 13,25 milionoj da konteneroj. Ĝenerale en la dua trimestro la laboroj de la haveno renormaliĝis.

En la nova jarcento kaj nova etapo, kie plua disvolviĝas la ekonomio de Zhejiang? Sur oceano. Ĉina prezidanto Xi Jinping diris en jaro 2002. Nuntempe, la haveno Ningbo-Zhoushan aktive tenas la novan viglecon kaj staras sur la nova pozicio de servado al la "Zono kaj Vojo", la ekonomia zono de Jangzi-rivero kaj al la delto de Jangzi-rivero. La haveno penas puŝi sin antaŭenigi ĉiam.

Dividu