Kio estas iniciato de Zono kaj Vojo

Lucia Publikigita: 2020-08-23 23:23:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, bonvenon al Lucia Tempo, lasttempe mi prezentis al vi havenon Ningbo-Zhoushan, kaj nia amiko Fabricio Hima komentis, ke li volas koni pli multajn informojn pri la iniciato de la Zono kaj Vojo, kiu estas plej ofte menciita de amaskomunikiloj. Hodiaŭ mi konigos al vi la originon de tiu ĉi ambicia strategio kaj ĝiaj detaloj.

Mi komencos hodiaŭan programeron per la pentraĵo La Vojaĝo de Zhang Qian al Okcidento.

Vidu, dekstre de la pentraĵo estas imperiestro Wu de la dinastio Han sur ĉevalo, kaj maldekstre estas Zhang Qian, preta por vojaĝo al Okcidento. Antaŭ 2 100 jaroj, kun paca misio, Zhang dufoje vojaĝis al Okcidento kaj malfermis la pordon al amikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj centr-aziaj landoj. La unua vojaĝo de Zhang prezentis Okcidenton al la Centra Ebenaĵo, kaj la dua prezentis la Centran Ebenaĵon al Okcidento.

Jen estas la antikva Silka Vojo, kiu kuras de Chang’an, pasante tra Gansu, Xinjiang, altebenaĵo Pamiro, Centr-Azio kaj Irano, kaj kunligis multajn regionojn de Azio kaj Eŭropo.

Post la vojaĝoj de Zhang Qian, ĉinaj silkaĵoj, porcelanaĵoj kaj teo rapide eniris en merkatojn de Centr-Azio kaj Eŭropo. En la fino de la 19a jarcento, germana geografo Richthofen nomis la itineron Silka Vojo.

En la jaro 2013, Ĉinio proponis kune konstrui la iniciaton Zono kaj Vojo, kiu aldonis novan enhavon al la tradicia Silka Vojo.

La iniciato de la Zono kaj Vojo aludas la Silkvojan Ekonomian Zonon kaj la Maran Silkvojon de la 21a Jarcento, gravan disvolvan strategion lanĉitan de la ĉina registaro kun la intenco akceli ekonomian kunlaboron inter landoj laŭ la proponitaj itineroj de la Zono kaj Vojo. La iniciato estis dezajnita por akceli la ordan liberan fluadon de ekonomiaj faktoroj kaj la efikan distribuon de resursoj. Ĝi ankaŭ celas progresigi merkatan integriĝon kaj krei kadron de regiona ekonomia kunlaboro.

La Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo publikigis Aspiron kaj Agadojn pri Komuna Konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento en la 28a de marto 2015. Ĝi skizis la kadron, ŝlosilajn kampojn de kooperado kaj kunlaborajn mekanismojn koncernajn al la iniciato de la Zono kaj Vojo.

La iniciato de la Zono kaj Vojo celas kunligi Azion, Eŭropon kaj Afrikon per kvin itineroj. La Silkvoja Ekonomia Zono celas ligi Ĉinion kun Eŭropo tra Centra Azio kaj Rusio; ligi Ĉinion kun Mezoriento tra Centra Azio; kaj kunigi Ĉinion, Sudorient-Azion, Sud-Azion kaj la Hindian Oceanon. La Mara Silkvojo de la 21a Jarcento fokusiĝas pri uzado de ĉinaj marbordaj havenoj por ligi Ĉinion kun Eŭropo tra la Suda Ĉina Maro kaj la Hindia Oceano kaj kunligi Ĉinion kaj la Sudan Pacifik-Oceanon tra la Suda Ĉina Maro.

Por Ĉinio, la iniciato Zono kaj Vojo estas nova strategio pri reformo kaj malfermo, kaj por la mondo, ĝi estas agadiniciato por akceli regionan internacian kunlaboron.

Samtepe, sur la mara silkvojo troviĝis ĉinaj marbordaj havenoj ĉe Kantono, Quanzhou kaj Ningbo, kiuj kunligis Ĉinion kun aliaj landoj, kaj per tiuj havenoj ĉinaj silkaĵoj, porcelanaĵoj, teo kaj libroj estis transportitaj al aliaj landoj, kaj transmaraj juveloj, parfumaĵoj kaj medikamentoj eniris en Ĉinion ankaŭ per tiuj havenoj. La mara silkvojo fariĝis kanalo de komerco kaj kulturo kaj antaŭenpuŝis la komunan disvolvadon de landoj laŭ la itinero.

Nuntempe, la kulturoj de silkaĵoj, porcelanaĵoj, teo, ktp. ankoraŭ profunde influas ĉiutagajn vivojn. Precipe gejunuloj donas pli grandan atenton al la tradiciaj kulturoj, kaj samtempe la kulturoj jam eniris en iliajn vivojn kaj fariĝas parto de ilia vivo.

Ĉi-semajne mi partoprenis en renkontiĝo kun tri amikinoj. Mi aranĝis florojn en vazo. Xu pretigis teon. Dandan ekbruligis incenson. Kaj Pluveta ludis guĉinon. Ĝenerale ni renkontiĝis unu aŭ du fojojn ĉiumonate. La etoso estis bonega.

Amikoj, hodiaŭ mi prezentis al vi la originon, enhavon kaj detalojn de la Zono kaj Vojo. Fakte ankaŭ mi eksciis multe pri la antikva Silka Vojo dum la preparado de la programero. Mi esperas ke la programero helpos vin pli multe kompreni la Silkan Vojon kaj la iniciaton Zono kaj Vojo. Ĉu vi ankoraŭ havas demandojn aŭ scivolemon pri Ĉinio? Bonvolu kontakti nin! Ni respondos al vi tiel rapide kiel ni povas. Bone protektu vin miaj amikoj! Mi estas Lucia en Pekino. Ĝis la venonta fojo!

Dividu