Kion lernantoj kaj studentoj faris dum la someraj ferioj ĉijare?

Lucia Publikigita: 2020-08-30 23:30:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, jen estas Lucia tempo. Mi ĵus faris trinkaĵon por mi mem, kun citrono, mielo kaj verda teo. Mi ne scias kio okazas al mia buŝo, ĉar ĝi estas iomete dolora kaj malkomforta, eble al mia korpo mankas Vitamino C.

Do nun ni revenu al hodiaŭa temo de mia videaĵo. Kio ĝi estas?

Someraj ferioj!

Jes, tempo flugas, septembro venos, kaj lernantoj rapide revenos al lernejoj. La Nacia Komisiono pri Sano ĉi-merkrede diris, ke neniu nove kronvirusa kazo estis raportita marde en la ĉina ĉeftero. Kaj ankaŭ la 15an de aŭgusto Pekino ellaboris serion da planoj por malfermi lernejojn en la venonta aŭtuna semestro. Tio signifas ke someraj ferioj de lernantoj baldaŭ finiĝos. Mi jam povas imagi la ĝojecon de gepatroj, kiuj devas diligente labori kaj samtempe devas prizorgi siajn infanojn hejme.

Fakte Ĉinio plifrue bone regis la disvastiĝon de la epidemio, ekzemple ni fermis la urbon Wuhan, kaj la ĉina popolo gajnis tre valoran tempon kaj faris gravajn kontribuojn por prevento kaj regado de la epidemio en aliaj landoj, kaj ni sendis medicinajn grupojn kaj spertistojn al lokoj kiuj bezonis helpon, la kombinado de tradicia ĉina medicino kun okcidenta medicino montriĝis efika en la kuracado. Kaj ni ankaŭ utiligis grandan datumon kaj artefaritan intelekton por alpreni dinamikajn rimedojn en malsamaj lokoj, ktp. Do fakte en Ĉinio, ĉiutaga vivo jam renormaliĝis antaŭ longe. Sed por garantii cent procentojn de sekureco, multaj lernejoj, infanĝardenoj ne estis oficiale malfermitaj, kaj lernantoj lernis hejme en reto.

En la lastaj tagoj, mi krozis la interreton kaj vidis kolorplenan vivon de lernantoj en malsamaj lokoj de Ĉinio, kaj mi kolektis kelkajn fotojn por dividi kun vi. Nun ni kune vidu.

Samtempe mi kontaktiĝis kun miaj kelkaj amikoj kaj demandis ilin pri iliaj someraj ferioj. Ĉu iliaj someraj ferioj estas koloraj? interesaj? diligentaj? aŭ…

Unue ni bonvenigas amindan Ponjon! Ni kune vidu kion ŝi faris dum la someraj ferioj!

Saluton Lucia, mi estas Ponjo. Ĉijare miaj someraj ferioj ne estis multe influitaj de la pandemio. Mi provis multajn novajn aferojn, ekzemple mi unuafoje spektis Kunqu-operon, unuafoje biciklis komunan biciklon. Mi ankaŭ konis novan amikon kaj ni kune aliris diversajn ĝardenojn kaj temoparkojn kaj faris sporton. Ĝenerale antaŭtagmeze mi skribis hejmtaskojn kaj havis ret-lecionojn, kaj posttagmeze mi iris fari sporton. Mi ankaŭ lernis Korean lingvon kaj samtempe relernis hispanan lingvon.

Ponjo! Mi envias vin! Tre tre tre interesega somera feriado!

Kaj ankaŭ Jane, ŝi studas en Nederlando, sed nuntempe ŝi turismas en Danlando. Ni kune rigardu kion ŝi faras, kaj kiam ŝi revenos al lernejo.

Saluton mi estas Jane, mi lernas leĝon en Eŭropo, jen estas ĉielarka galerio de Danlando. Fakte ni ofte lernas hejme, ni eĉ ofte havas ekzamenon hejme. Do ni devas ĉiam pene fari lernadon, ĉu ne? en Danlando homoj ne volas uzi maskon, sed spertistoj diris ke masko estas tre grava por protekti nin, do la loka registaro postulis lokanojn uzi maskojn kiam ili prenas publikan veturilon. Mi esperas ke ĉiuj ĉinoj, kiuj studas aŭ laboras eksterlande, povos esti sekuraj kaj sanaj.

Mi ankaŭ kontaktiĝis kun mia amikino Ajnur, ŝi vivas kaj laboras en Kashi, urbo de Xinjiang-a Ujgura Administracia Regiono. Antaŭ kelkaj jaroj, ŝi fondis la lernejon speciale por geinfanoj kiuj havas malsanon je cerba paralizo. Meze de la pandemio, multaj lernantoj restas hejme, ŝi instruis gepatrojn de ŝiaj lernantoj. Kvankam la lernantoj havas handikapitecon, tamen ili ankaŭ havas varmajn kaj somerajn feriojn.

Saluton amikoj, mi estas Ayinuer, mi vivas en urbo Kashi, Xinjiang. Mi fondis la Rehabilitan Centron de Patrina Hejmo antaŭ kelkaj jaroj, mi ankaŭ estas instruistino de la rehabilita centro. Meze de la pandemio, ni nemian haltigis la rehabilitan trejnadon, kvankam infanoj ne povas veni al la rehabilita centro, tamen iliaj gepatroj helpas ilin fari trejnadon hejme. Ni invitis spertistojn gvidi ilin kiel plej bone fari trejnadon hejme. Kiel fondinto kaj instruistino de la rehabilita centro, mi esperas ke niaj geinfanoj povos resaniĝi tiel rapide kiel ili povas. Kaj ni kune diru bravon al ili!

Mi memoras, ke komece de la 20a de julio, Pekino malaltigis la krizokazan respondon al la kronvirusa malsano de nivelo II al nivelo III. Pekino povas bridi la epidemian disvastiĝon nur per regulaj rimedoj, kiuj rezistas kontraŭ la minaco de infektiĝo.

Dum la batalo kontraŭ la reviviĝo de la epidemio ekde la mezo de junio, Pekino adoptis kunordigitajn, sciencajn kaj precizajn rimedojn de prevento kaj regado. Kaj la politika avantaĝo de Ĉinio estas evidenta en la sukceso de Pekino ĉe la regado super epidemio.

Ĉiuj penoj estis faritaj konforme al la registara filozofio preni protekton de la vivo kaj sano de la popolo kiel la plej ĉefan prioritaton.

La epidemia situacio en Pekino stabiliĝis, sed tio ne devas esti preteksto por malstreĉado aŭ senzorgeco, ĉar la kronviruso povas ekzisti kune kun homoj dum longa tempo en la estonteco. La risko de reviviĝo restas, ĉar la tutmonda pandemio intensiĝas.

Dividu