Ĉinio kontribuis al la UN kaj Unesko per sia saĝo

Lucia Publikigita: 2020-09-30 23:47:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, mi estas Lucia en Pekino. Jen estas libro De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko. Ĝi estas Esperanto-ĉina versio. La libro estas eldonita de Unesko kaj UEA. La originala titolo de la libro estas From Ideas to Actions: 70 years of UNESCO.

Unesko estis naskiĝita kiel la agentejo de la UN por konstrui la defendojn de paco en la menso de virinoj kaj viroj, per kunlaborado en edukado, klerigado, sciencoj, kulturo, komunikado kaj informado. La datrevena publikaĵo montras, kiel Unesko antaŭenigis ĉi tiun grandan mision dum la 70 jaroj post ĝia fondiĝo. Ĝi reliefigas, per rakontoj kaj bildoj, de jardeko al jardeko, la ideojn kaj agojn disvolvatajn kaj enkondukatajn, por kontretigi la noblajn vortojn de la Konstitucio de la Organizo.

Tiu ĉi jaro markas la 75an datrevenon de la fondiĝo de la UN. Lastatempe, ni intervjuis doktoron Marielza Oliveira, reprezentanton de Unesko en Ĉinio.

Marielza Oliveira

Reprezentanto de Unesko en Ĉinio

“Unesko Pekino estas grupa oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj por Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo, kio signifas, ke ni servas kvin landojn, subtenante ilin en ĉiuj mandataj kampoj de Unesko.

La grupo subtenas grandegan laboron por la oficejo. Ĝi ĉiam estas en kontakto kun niaj kolegoj kaj partneroj.

Ni venis al Ĉinio antaŭ 35 jaroj, kaj de la komenco de la reforma kaj malferma procezo, ni vidis multajn ŝanĝiĝojn en Ĉinio.

Ekzemple en edukado, kiam Unesko venis al Ĉinio, ni vidis grandegan bezonon pri plibonigo de la kapabloj de edukaj sistemoj por servi grandan loĝantaron de la ĉinaj lernantoj. Nun ni vidas, ke ĉiuj ĉinoj havas ampleksan aliron al deviga edukado.

Kiam ni venis al Ĉinio, ĉi-tie estis preskaŭ neniu loko de monda heredaĵo. Sed nun, Ĉinio havas la plej grandan nombron da mondaj heredaĵoj en la mondo, ekzemple la Imperiestra Palaca, la Granda Muro, kiuj allogas milionojn da vizitantoj. Ili ankaŭ kontribuas al ekspozicio de ĉina kulturo al la mondo.

Pri venontaj projektoj, doktoro Oliveira diris, ke ŝi vidas kreskantan intereson de Ĉinio pri pliigo de internacia kunlaboro.

Laŭ mia opinio, la mondo volas kaj bonvenigas interŝanĝon kun Ĉinio por kune trovi tutmondajn solvojn. Ĉar tio estas kion ni bezonas. Ni vere bezonas tian kunlaboron.

Jes, krom la kontribuoj al Unesko, en la pasintaj 75 jaroj, Ĉinio kontribuis al la UN ankaŭ per sia saĝo.

En la pasintaj 75 jaroj, la UN ĉiam sekvis la celon kaj principon konservi internaciajn pacon kaj sekurecon kaj disvolvi amikajn rilatojn surbaze de la principo respekti egalajn rilatojn kaj sendependan decidon de popoloj en ĉiuj landoj, kaj rekomendis kaj antaŭenigis internacian kunlaboron por solvi ekonomiajn, sociajn, kulturajn kaj humanitarajn demandojn de la internacia komunumo.

Ĉinio ludis pli kaj pli gravan rolon sur la internacia tereno en la pasintaj jaroj, precipe de post la enoficiĝo de Xi Jinping kiel ĉina prezidanto en marto 2013. Ĉinio estis la lando inter la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN, kiu sendis plej multajn soldatojn kaj liveris plej grandan sumon da mono al la packonservaj agadoj de la UN. Ĝia kontribuo okupis ĉirkaŭ 15,22% de la totala packonserva buĝeto de la UN en la lasta jaro. De post kiam ĉina prezidanto Xi Jinping proponis la iniciaton Zono kaj Vojo en 2013, Ĉinio fariĝis unu el la ĉefaj akcelantoj de tutmondiĝo.

Itala komentisto Piero Cellarosi lastatempe verkis artikolon, dirante, ke la rimarkindaj atingoj de Ĉinio en la pasintaj 40 jaroj vekis vastan atenton de la internacia komunumo. Nun Ĉinio estas ne nur la dua plej granda ekonomio de la mondo, sed ankaŭ grava motoro de la monda ekonomio. Krome, ĝi atingis gradan sukceson ankaŭ en la elimino de malriĉeco, kaj daŭre antaŭenpuŝis la aferon de homaj rajtoj precipe en la kampoj de ekonomio, socio kaj kulturo.

Jes, li pravas, kaj ni daŭre klopodos por fari pli da kontribuoj al la UN kaj la tuta mondo.

Amikoj, mi estas Lucia en Pekino. Ĝis!

Dividu