Shenzhen-a Speciala Ekonomia Zono

Lucia Publikigita: 2020-10-17 21:03:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton karaj amikoj, mi estas Lucia en Pekino. Eble vi jam scias, ke video-produktado estas grava parto de miaj ĉiutagaj laboroj. De post la eksplodo de la kronvirusa malsano, mi laboris hejme longtempe. Do mi aĉetis multajn ekipaĵojn rete, kaj ili plejparte venis el Shenzhen.

Lastatempe mi informiĝis, ke nia amiko Guo Jierui(Jerry Kowal) atingis la urbon Shenzhen kaj li aĉetis multajn elektronikajn produktojn. Ni kune rigardu.

Saluton amikoj, mi estas Jerry Kowal, nun mi estas en Huaqiangbei-regiono de Shenzhen. Rigardu, mi aĉetis tiom multajn ekipaĵojn, ili nur kostis ĉirkaŭ 300 juanojn. Laŭ mia opinio, se mi volas aĉeti samajn produktojn en Usono, mi bezonas pagi 100 ĝis 150 usonajn dolarojn.

La kompanio Tencent estis fondita en Shenzhen. Nun ĝia komerco jam iras tra la tuta mondo. Ekzemple la pagado per saĝtelefono jam vaste populariĝas en Japanio.

En la urbo, vi ĉiam povas pagi per saĝtelefono por aĉeti manĝaĵojn en vendejoj, lupreni biciklon, doni trinkmonon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping laŭdis la disvolviĝon de Shenzhen en la pasintaj 40 jaroj kiel "miraklon en la monda disvolva historio kaj diris, ke la starigo de la Shenzhen-a Speciala Ekonomia Zono estas granda novigema movo farita de la KPĈ kaj la lando por akceli reformon kaj malfermon kaj ankaŭ socialisman modernigon.

Shenzhen transformiĝis de malgranda postiĝinta landlima urbeto al internacia metropolo kun tutmonda influo kaj pli ol 13 milionoj da konstantaj loĝantoj. Post la 40-jara rapida disvolviĝo, Shenzhen nun okupas la kvinan lokon inter aziaj urboj laŭ la malneta enlanda produkto.

Shenzhen faris kvin historiajn saltojn antaŭen de post la starigo de la speciala ekonomia zono antaŭ 40 jaroj.

- De malgranda postiĝinta landlima urbeto al internacia metropolo kun tutmonda influo;

- De efektivigo de reformoj de ekonomiaj sistemoj ĝis profundigo de reformo en ĉiuj kampoj;

- De ĉefa disvolvado de eksterlanda komerco al ampleksa antaŭenigo de altnivela malfermo;

- De antaŭenigo de ekonomia disvolviĝo al kunordigo de socialisma materia, politika, kultura kaj etika, socia kaj ekologia progreso;

- De certigo de la bazaj bezonoj de la popolo ĝis konstruado de altkvalita modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Honkonganoj ne devas limigi sian disvolviĝon en Honkongo, ni havas niajn proprajn revojn. Mi preferas fari entreprenadon en Shenzhen, ĉar ĉi tie estas pli multaj ŝancoj.”

Dum la pasintaj 40 jaroj, multaj homoj el Shenzhen vizitis Honkongon, ekzemple registaraj oficialuloj, specifaj homoj, aŭ la ordinaraj loĝantoj en la urbo, ili spertis kaj ekkonis kiel Honkongo funkcias, ekzemple la ekonomia disvolviĝo, urba progreso kaj urba administrado, ktp.

Laŭ mia opinio, la interŝanĝoj inter Honkongo kaj Shenzhen faris grandan kontribuon al reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio.

Dividu