Neniam estas tro malfrue por fari la ĝustan aferon

Lucia Publikigita: 2021-02-04 08:54:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 29an de januaro, 1979, tiama ĉina gvidanto Deng Xiaoping vizitis Usonon, komencante la amikecon inter la du landoj. 42 jarojn poste, en la sama tago de 2021, raportisto de Macao Monthly demandis pri la estonteco de la ĉina-usonaj rilatoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian respondis, ke la rilatoj inter la du landoj atingis historian disvolviĝon post pli ol 40 jaroj. La totala ekonomia kvanto de la du landoj superis trionon de la mondo, okupante pli ol 50% de la kontribuo al la monda ekonomia kresko. Tamen, la rilatoj renkontis pli grandajn malfacilaĵojn ol iam ajn antaŭe pro la malĝustaj ĉinaj politikoj efektivigitaj de la registaro Trump.

Neniam estas tro malfrue por fari la ĝustan aferon. Ĉinio esperas, ke Usono povos sekvi la tendencon de la epoko, aŭskulti la voĉojn de la popoloj kaj la internacia komunumo kaj antaŭenpuŝi la ĉina-usonajn rilatojn al la ĝusta vojo.

Dividu