Ĉinaj vakcinoj helpas al pluraj landoj batali kontraŭ kronvirusa pandemio

Lucia Publikigita: 2021-02-17 15:08:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj mi estas Lucia en Pekino, mi esperas ke vi ĉiuj fartos bone. Do kiel estas la nuna pandemia situacio en via urbo, ĉu vi jam ricevis vakcinon? Hodiaŭ mi volas diskuti pri vakcinoj kun vi.

Nuntempe en Ĉinio, ni jam regule komencis la vakcinadon de ŝlosilaj grupoj, kaj la enlanda postulo pri vakcinoj estas grandega. Plenumante enlandan postulon, Ĉinio venkis malfacilojn kaj klopodis por efektivigi internacian kunlaboron pri vakcinoj kun aliaj landoj, precipe evoluantaj landoj en malsamaj manieroj, kaj liveris al ili subtenon kaj helpon laŭ sia kapablo kaj iliaj bezonoj.

Pri ĉinaj vakcinoj, la 31an de januaro, fama ĉina fakulo pri spira malsano Zhong Nanshan diris, ke la amasa inokulado per enlande fabrikitaj novkronvirusaj vakcinoj en Ĉinio montras, ke la vakcinoj estas sekuraj kaj efikaj. Li diris ankaŭ, ke ili trovis, ke antikorpaj niveloj en la unua aro da inokulitaj homoj en Ĉinio restis je 90% de siaj originaj niveloj post preskaŭ ok monatoj, kaj ke la efika periodo de la ĉinaj vakcinoj ankoraŭ devas esti konfirmita precize.

Samtempe, ĉinaj vakcinoj estas elektitaj de pli multaj landoj. Egiptio, Peruo, Malajzio, Turkio, Brazilo, Serbio, Ĉilio, Azerbajĝano, Pakistano, Irako kaj Indonezio sinsekve aprobis krizokazan uzon de ĉina vakcino. Filipina prezidento diris en televida parolado al la tuta lando januare, ke estas bonkvalita la ĉina vakcino, kiun la filipina registaro planas aĉeti.

La ĉinaj vakcinoj helpas al tiuj landoj kaj regionoj batali kontraŭ la pandemio kaj fortigas ilian fidon. Ili elektis ĉinajn vakcinojn, ĉar ili kredas, ke la ĉina registaro ĉiam metas la sekurecon kaj efikecon de vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso sur la unuan lokon. Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por antaŭenigi justan distribuadon de vakcinoj kaj kune helpi tutmondan batalon kontraŭ la epidemio.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio decidis liveri 10 milionojn da dozoj da novkronvirusa vakcino al la tutmonda mekanismo pri akiro de vakcinoj por kontentigi la urĝajn bezonojn de evoluantaj landoj, laŭ la peto de la Monda Organizo pri Sano (MOS).

Unuflanke, ĉinaj vakcinoj helpas al pluraj landoj batali kontraŭ kronvirusa pandemio. Aliflanke, iuj riĉaj landoj atingas duflankajn interkonsentojn kun kompanioj, provante sin puŝi en la antaŭon de atendvico por aĉeto de kronvirusaj vakcinoj. Laŭ raporto de la usona Kabla Novaĵ-Reto (CNN), ke en la 27a de januaro en kunveno de la Eŭropa Konsilio, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, Tedros Adhanom Ghebreyesus, emfazis, ke estas malĝuste, ke 75% de la merkataj vakcinoj estas uzataj nur en 10 riĉaj landoj, en kiuj junuloj kaj sanaj plenkreskuloj estas vakcinitaj pli frue ol prisanaj laborantoj kaj maljunuloj en malriĉaj landoj.

Ni ĉiam opinias, ke la viruso ne konas landlimojn kaj la homaro havas komunan destinon. Solidareco kaj kunlaboro estas la plej potenca armilo por venki la kronvirusan pandemion, ĉu ne? Tio estas ankaŭ la komuna konsento de la internacia komunumo.

Nun Ĉinio rekomendas kunlaboron de diversaj landoj en batalo kontraŭ la epidemio kaj liveras medicinan helpon kaj vakcinojn al landoj, kiuj havas tian bezonon. Ĉio ĉi estas enkorpigo de la koncepto de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Ni estas granda familio. Mi, vi, ni ĉiuj estas membroj de la familio. Ĉu vi konsentas kun mi? Se jes, ne forgesu doni dikfingron al mi, kaj komentu al mi por lasu min scii viajn vidpunktojn pri vakcinoj. Mi estas Lucia en Pekino, ĝis la venonta fojo.

Dividu