Britio, kie estas gazetara libereco, kion vi diris?

Lucia Publikigita: 2021-02-23 21:36:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Februare de 2021, Britio nuligis la licencon al elsendo de CGTN (Ĉina Tutmonda Televida Reto) pretekste de ĝenerala regado kaj politika naturo.

Unuflanke, Britio distrumpetas pri tiel nomata gazetara libereco, kaj aliflanke, ĝi prenas politikan naturon de la amaskomunikiloj kiel pretekston.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke la plej grava kriterio por amaskomunikilojn estas, ĉu iliaj raportoj konformas al la ĵurnalisma profesia etiko kaj ĉu ili estas objektivaj kaj justaj. Ĉinio estas lando sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĝi estis tia, kiam Ĉinio kaj Britio starigis diplomatiajn rilatojn, kaj sama estis, kiam la kanalo de CGTN estis licencita en Britio. La brita popolo ne rifuzis komunikiĝi kun la popolo de Ĉinio gvidata de la Komunista Partio, nek britaj kompanioj ĉesigis komercon kun entreprenoj de Ĉinio sub la gvidato de la Komunista Partio, nek la brita registaro forlasis kunlaboron kun Ĉinio pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj. Do, kial kunlaboro kun ĉinaj amaskomunikiloj fariĝis problemo?

Dividu