Kial la proporcio de vakcinitaj loĝantoj en Ĉinio estas malalta?

Lucia Publikigita: 2021-03-09 21:47:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Retano Ernst demandis pri la situacio de vakcinado en Ĉinio antaŭe. Por respondi lin, mi serĉis iom da donitaĵoj.

Tra la mondo, islaeranoj vakcinitaj kontraŭ la novakronviruso okupas 92,46% de la tuta islaera loĝantaro, Tio estas la plej alta proporcio; Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, pli ol 60%; Britio, pli ol 30%, kaj Usono, 22%, dum Ĉinio, nur 3, 56%.

Ho, tio estas tute ekster kontraŭ mia atendo! La proporcio de vakcinado en Ĉinio estas tiel malalta. Kial tio okazas? Post analizo, mi donas jenajn respondojn.

Unue, Ĉinio havas grandegan loĝantaron. 3,56% de la 1 400 milionoj da loĝantoj estas pli ol 50 milionoj. Kvankam Israelo havas la plej altan proporcion, la tuta loĝantaro de Israelo estas nur 9 milionoj. Laŭ la donitaĵo, homoj vakcinitaj en Britio estas pli ol 20 milionoj; kaj Usono, pli ol 73 milionoj, iom pli ol Ĉinio.

Due, en la komenco de vakcinado en Ĉinio, ĉina vakcino ankoraŭ estis en la triafazaj klinikaj provoj. Tial, estis kondiĉa uzado. Do, por la krizokaza uzo, estas nur homoj en la aĝo inter 18 kaj 59 jaroj.

Trie, Ĉinio liveris grandan kvanton da vakcinoj al diversaj landoj kiel la publika bono. Nur al la tutmonda mekanismo pri akiro de la novkronvirusaj vakcinoj (COVAX), Ĉinio liveris 10 milionojn da dozoj.

Kvankam la proporcio de vakcinitaj loĝantoj en Ĉinio ne estas alta, Ĉinio klopodas vakcini siajn civitanojn grandskale. La triafazaj klinikaj provoj jam finiĝis, kaj la kondiĉoj por krizokaza uzo de ĉinaj vakcinoj iom post iom malstreĉiĝos. Ĉinio planas atingi la proporcion ĝis 40% en junio.


Dividu