Elimino de malriĉeco en Ĉinio: Brila rezulto en malfacila tasko

Lucia Publikigita: 2021-03-16 21:53:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, lastatempe esprimis gratulon al ĉina prezidanto Xi Jinping okaze de la anonco pri la sukcesaj klopodoj de Ĉinio en la batalo kontraŭ ekstrema malriĉeco, dirante, "Ĉi tiu eksterordinara rezulto estas motivo de espero kaj inspiro por la tuta komunumo de nacioj.”

Fondinto kaj prezidento de la franca observejo Nova Silkvojo, Adrien MUGNIER, diris en sia artikolo, ke kompreni apartecon de specifaj regionoj kaj preni pli celecajn rimedojn estas ŝlosilo por sukcesa mildigo de malriĉeco. Ĉinio jam atingis la celon de malriĉec-elimino de la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolvado, kaj ĝiaj spertoj estas lernindaj por aliaj landoj, precipe por afrikaj landoj. Li diris ankaŭ, ke oni povas vidi de la malriĉec-reduktaj rezultoj lastatempe publikigitaj de Ĉinio la atingojn de efektivigo de la 13a Kvinjara Plano kaj longedaŭraj politikoj kaj rimedoj de la lando. Kompreneble la rezultoj en elimino de malriĉeco devas esti konservataj kaj firmigitaj.

Vidu, Ĉinio, la lando kun 1 400 milionoj da loĝantoj ekstermis malriĉecon, kio estas aprezita de la UN. Okcidentaj landoj devas forlasi antaŭjuĝon, analizi kaj lerni ĉirilatajn spertojn de Ĉinio, ĉu ne? Kio estas via opinio pri tio? Komentu al mi!

FACEBOOK: Ĉina Radio Internacia / Lucia Lee

YouTube: Comment with Lucia


Dividu