Ni oponas eksteran intervenon kaj estas certa pri pli brila estonteco de Honkongo

Lucia Publikigita: 2021-03-19 19:41:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, la Nacia Popola Kongreso (NPK), lastatempe adoptis decidon pri plibonigo de la elekta sistemo de la Honkonga Spaciala Administracia Regiono (HSAR).

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Ĉinio havas neŝanceleblan rezolutecon kaj fidon en efektivigo de "unu lando, du sistemoj" kaj firman decidon kaj volon por oponi eksteran intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio. La proparolanto diris ankaŭ, ke la decido donas pli fortan institucian garantion por plena efektivigo de "regado de patriotoj super Honkongo”.

La registaroj de Laoso, Vjetnamio kaj Burundo diris, ke estas justa ago ene de suvereneco, ke Ĉinio plibonigas la elektan sistemon de la HSAR, kaj tio helpos konservi longdaŭrajn stabilecon kaj prosperon en la speciala administracia regiono.

Amikoj, ĉu vi povas imagu, ke via lando aŭ via urbo estas sub la regado de ne-patriotoj? Por mi, tio estas tute neakceptebla. Komentu al mi kaj diru al mi viajn opiniojn!

Dividu