Ĉina-usona altnivela strategia dialogo estas sincera, konstruema kaj utila

Lucia Publikigita: 2021-03-23 21:01:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastaĵaŭde en la alaska urbo Anchorage, okazis la du-taga altnivela strategia dialogo inter Ĉinio kaj Usono. Ĉinaj oficialuloj emfazis, ke la usona flanko ne devas subtaksi la decidon de Ĉinio protekti suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, nek devas subtaksi la volon de la ĉina popolo protekti nacian dignon kaj legitimajn rajtojn kaj interesojn, kaj konsilis al la usona flanko zorgi pri sia propra demando.

Kiel multaj scias, Ĉinio sin tenas je la valoroj de paco, disvolviĝo, egaleco, demokratio kaj libereco. Ĉinio sekvas la internacian sistemon kun la UN ĉe ĝia kerno kaj la internacia leĝo kiel bazo, sed ne regulojn faritajn de kelkaj landoj. Kaj ni ĉiuj kredas, ke plej multaj landoj en la mondo ne agnoskas usonajn valorojn kiel internaciajn valorojn nek tion kion Usono diris kiel internacian opinion.

Tio estas la unua vidalvida kunveno inter altrangaj oficialuloj de la du flankoj post la enoficiĝo de la nova usona registaro kaj post la unua telefona konversacio inter la ŝtatestroj de la du landoj. Kvankam ankoraŭ ekzistas iuj gravaj diferencoj inter la du flankoj, la dialogo estis sincera, konstruema kaj utila. Amikoj, dialogo estas ĉiam pli bona ol konfrontiĝo, ĉu ne? Komentu al mi kaj lasu min scii pri viaj opinioj.

Dividu