Ĉu vi vere kredas, ke la ĉina registaro devigas homojn en Xinjiang kolekti kotonon?

Lucia Publikigita: 2021-03-30 21:37:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Xinjiang-a kotono altiris atenton lastatempe. H&M, Nike, Adidas kaj iuj aliaj firmaoj anoncis refuzi uzon de Xinjiang-a kotono pro la mensogo de la tiel nomata “deviga laboro” en Xinjiang, ke la ĉina registaro devigis homojn en Xinjiang kolekti kotonon per manoj. La mensogo estigis grandan indignon de la ĉina popolo, kaj multaj ĉinoj komencis bojkoti produktojn de tiuj kompanioj.

Estas 2021 nun. Kvankam Ĉinio ne estas evoluinta lando, ĝi estas la dua plej granda ekonomio de la mondo. Ni havas sufiĉan monon por aĉeti diversajn maŝinojn por kolektado de kotono.

Fakte, 69,83% de kotono en Xinjiang estis kolektita per maŝinoj. En la periodo de la kolekado de kotono, la enspezo por ĉiu laboristo povas atingi al pli ol 10 milojn da juanoj, ĉirkaŭ 1 530 usonajn dolarojn.

Retanoj komentis, ke la kvalito de produktoj de iuj kompanioj ne meritas akiri kotonajn produktojn de Xinjiang.


Fine, mi ankoraŭ volas atentigi tiujn kontraŭĉinajn politikistojn, kiom da homoj mortis pro la kronvirusa epidemio en viaj landoj. Se vi havas liberan tempon, uzu ĝin por zorgi pri la pacientoj anstataŭ fabriki mensogojn.

Dividu