Amikoj, malgraŭ la dorna tasko de enlandaj prevento kaj regado, Ĉinio dufoje invitis fakulojn de la MOS al spurado de la origino, kaj ke ĉinaj fakuloj kaj internaciaj fakuloj de la MOS kaj dek landoj formis komunan teamon kaj faris komunan esploron dum 28 tagoj en Wuhan de la 14a de januaro ĝis la 10a de februaro ĉijare. Tio metritas vian laŭdon, ĉu ne?
Vi scias, ke nuntempe Ĉinio jam bone bridis la pandemion. La studo pri origino estas afero de scienco, kiu devas esti kune farita de sciencistoj tra la tuta mondo, kaj politigi ĉi tiun aferon nur severe malhelpos tutmondan kunlaboron en la studo de origino, endanĝerigos kontraŭpandemian kunlaboron, kaj kostos pli da vivoj, kio agas kontraŭ la aspiro de la internacia komunumo.
La studo pri origino estas ankaŭ tutmonda misio, kiu devas esti farita en multaj landoj kaj lokoj. Mi, vi, ni ĉiuj bezonas koni la veran originon de la viruso kiel eble plej baldaŭ. Mi kredas, ke la komuna studo de la MOS kaj Ĉinio efike stimulos tutmondan kunlaboron pri spurado de la origino.
Amikoj, kion vi volas diskuti kun mi pri la origino de la viruso? Komentu al mi!