Kronvirusa origin-spurado estis politikigita de aliaj landoj, inkluzive de Usono

Lucia Publikigita: 2021-04-13 21:42:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 9an de aprilo, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la origin-spurado de la nova kronviruso estis vere makulita de politiko, ne de Ĉinio, sed de iuj landoj inkluzive de Usono.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn responde al demando pri malferma letero de 24 sciencistoj kaj esploristoj el Eŭropo, Usono, Aŭstralio kaj Japanio, kiu asertis, ke la komuna studo de la Monda Organizo pri Sano kaj Ĉinio estis makulita de politiko sen kredindaj respondoj pri komenciĝo de la pandemio. Lastsemajne mi faris komentan videaĵon titolitan “Komuna esploro de Ĉinio kaj MOS akcelos tutmondan kunlaboron en spurado de kronvirusa origino”, kliku la ligon por rigardi pluajn informojn.

Ĉu vi rimarkis, ke la malferma letero estis publikigita tuj post la publikigo de la raporto de la MOS pri origino de la viruso, kaj alia publika letero, skribita de preskaŭ la sama homgrupo, estis publikigita la 4an de marto antaŭ la publikigo de la raporto. Evidente, ili intencas fari premon al la MOS kaj la specialista teamo.

Laŭ mi, faktoj ĉiam parolas pli laŭte ol vortoj. Kio estas via opinio pri tio? Komentu al mi!

FACEBOOK: Lucia Studio

YouTube: Comment with Lucia

Dividu