Kian veron malkovris rimarkoj de usona vicprezidento?

Lucia Publikigita: 2021-04-14 11:21:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Multaj amaskomunikiloj raportis lastatempajn rimarkojn de usona vicprezidento Kamala Harris, en kiuj ŝi diris, ke multaj militoj estis lanĉitaj por preni petrolajn resursojn per forto, dum venontaj militoj celos akvajn resursojn.

Ŭaŭ, kion signifas tio?

Iuj homoj diris, ke ŝi faris langeraron, sed multaj retanoj opiniis, ke tio ne estas langeraro. Fakte, tio malkovris la "veron", kial Usono lanĉis la militojn en la pasintaj jaroj. Ni simple rememoru, kion la usonanoj diris, kiam ili lanĉis militon. Kutime, usonaj politikistoj parolis kun ekzaltiĝo kaj donis pompajn kialojn. Ili ĉiuj pretendis batali por homaj rajtoj kaj demokratio, lanĉante militojn kontraŭ Irako, Sirio, Libio kaj aliaj landoj. Ŝajnas, ke Usono, superpotenco de la mondo, estas ankaŭ hipokrita potenco. Usono ĉiam asertis, ke ĝi militis por protekti homajn rajtojn, sed pli precize dirite por protekti la homajn rajtojn de usonanoj kaj blankaj usonanoj. La esenco de la tiel nomata usona demokratio estas dominado.

Kiel hipokrita estas tiu ĉi “defendanto de homaj rajtoj”?

Iuj retanoj diris, ĉu estas hazarde, tie, kie Usono lanĉis militon, estis petrolo.

Ĉu estas hazarde, tie, kie Usono lanĉis militon, estis petrolo?

Amikoj, kio estas via opinio pri tio, komentu al mi!

Dividu