Militoj de Usono kontraŭ aliaj landoj kaŭzis gravajn humanecajn katastrofojn

Lucia Publikigita: 2021-04-15 17:02:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ artikolo publikigita de la Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj en la 9a de aprilo, en pli ol 240 jaroj de post sia sendependiĝo, Usono multfoje lanĉis agresajn militojn kontraŭ Nord-Koreio, Vjetnamio, la Golfo kaj Kosovo, kaŭzante gravajn humaecnajn katastrofojn.

La artikolo atentigas, ke Usono ofte uzas militan forton kontraŭ aliaj landoj nome de "humanitara interveno". Usono ne partoprenis en milito dum nur 20 jaroj de post la sendependiĝo en la 4a de julio 1776. Laŭ nekompleta statistiko, de la fino de la Dua Mondmilito en 1945 ĝis 2001, okazis 248 armitaj konfliktoj en 153 regionoj en la mondo, el kiuj 201 estis lanĉitaj de Usono.

Laŭ la artikolo, plej multaj agresaj militoj lanĉitaj de Usono estis unuflankaj agadoj, kaj ili estis oponitaj de ĝiaj aliancanoj. Ĉi tiuj militoj ne nur forprenis la vivojn de multaj armeanoj, sed ankaŭ mortigis kaj vundis multajn civilulojn kaj kaŭzis gravajn perdojn de posedaĵoj.

Vidu, militoj de Usono kontraŭ aliaj landoj kaŭzis gravajn humanecajn katastrofojn. Laŭ mia opinio, Usono ne rajtas komenti pri la homaj rajtoj de Ĉinio, ĉu vi konsentas kun mi? Komentu al mi!

Dividu