Ĉu Japanio elŝutos puran akvon? Trinku ĝin la unua!

Lucia Publikigita: 2021-04-20 19:46:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, la japana registaro decidis elŝuti la kloakaĵon de la nukleelektra centralo Fukushima en la maron. Tiu ago ŝokis la internacian komunumon. Se vi volas scii la tutan aferon, vi povas trovi ĝin en nia ĉefpaĝo. Sed hodiaŭ mi volas nur paroli pri iom da interesaj kaj memkontraŭdiraj detaloj.

Unue, la japana flanko diris, ke la elŝuto konformas al internaciaj praktikoj kaj normoj. Sed, sur tiu ĉi planedo estas neniu tia precedenco elŝuti nuklean kloakaĵon en la maron. Do, de kie Japanio trovis tian praktikon?

Due, la japana flanko multfoje asertis, ke la elŝutota akvo estas purigita. Japana vicĉefministro Aso Taro eĉ diris al multaj internaciaj amaskomunikiloj, "Estas bone trinki nuklean kloakaĵon." Do, kial vi volas elŝuti ĝin? Ĉu estus pli bone konservi ĝin por trinkado? Fakte, en septembro de la pasinta jaro, japana ĉefministro Suga Yoshihide vizitis la nuklean centralon Fukushima. Dum la inspektado li demandis, ĉu la nuklea kloakaĵo estas taŭga por trinkado. La laboristo respondis, "Oni povas trinki ĝn post diluo." Sed Yoshihide malakceptis la nuklean kloakaĵon transdonitan de la laboristo.

Fine, Usono eĉ subtenis tiun ĉi decidon de Japanio. Antony Blinken eĉ diris en la socia retejo Twitter, ke li dankas Japanion pro ĝiaj travideblaj klopodoj en la decido. Sed laŭ anonco de la usona Administracio pri Manĝaĵoj kaj Medikamentoj, pro "radioaktiva poluado", koncernaj departementoj devas rekte reteni japanajn produktojn sen kontrolo, inkluzive de lakto, sekigitaj laktaĵoj kaj maraj produktoj kiel fiŝoj, ekinoj kaj maktroj.

Mi diris tiel multajn. Do, bonvolu pensi zorge pri la menciitaj tri punktoj.

Dividu