Kiel vi protektas nian medion?

Lucia Publikigita: 2021-04-27 20:28:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 22an de aprilo, ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres vokis al evoluintaj landoj pli multe kontribui por venki klimatŝanĝiĝon dum virtuala kunveno gastigita de Usono.

Li akcentis, ke la pasinta jardeko estis la plej varma. "Danĝera forceja gaso estas sur la nivelo nevidita en 3 milionoj da jaroj. Tutmonda temperaturo kreskis je 1,2 celsiaj gradoj – rapidante al la sojlo de katastrofo." Li ankaŭ alvokis gvidantojn agi por konkeri klimatŝanĝiĝon, kaj reasertis sian pozicion starigi tutmondan koalicion por nula emisiado antaŭ la mezo de tiu ĉi jarcento.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la Pintkunvenon de Gvidantoj pri Klimato kaj faris gravan paroladon en Pekino per videoligo. Li rimarkigis, ke ĉiuj landoj devas sin teni je la bazo de internacia juro, justeco kaj senpartieco, kaj protekto de la UN kiel kerno de internacia sistemo. Grava estas tio, ke ĉiuj landoj tenu sian promeson kaj plenumu ĝin. Li diris ankaŭ, ke ni devas protekti naturon kaj ekologian medion kiel niajn okulojn.

Samtempe, germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke Germanio kaj Eŭropo klopodos pli multe por trakti klimatŝanĝiĝon, serioze plenumos sian devon redukti emisiadon kaj daŭre kontribuos al la protekto de biodiverseco. Rusa prezidento Putin alvokis en sia parolado, ke ĉiuj landoj faru internacian kunlaboron vastan kaj efikan en la traktado de klimatŝanĝiĝo.

Laŭ mia opinio, mil-li-a vojiro ĉiam komenciĝas per la unua paŝo. Kiel ordinara civitano, ni devas komenci nian mediamikan agadon en la ĉiutaga vivo. Kiel vi protektas nian medion? Ĉu vi havas bonan ideon por divido kun mi? Lasu al mi komenton!

Dividu