Kial mondo volas aŭskulti voĉon el ĉina urbeto?

Lucia Publikigita: 2021-04-28 19:12:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hodiaŭ mi volas paroli pri la ĉina suda urbeto Boao, kiu estas konata pro la konstanta loko de la plej influa ekonomia forumo de Azio. Ĉi-jare la jarkonferenco de Boao-Forumo por Azio komenciĝis en la 18a de aprilo. Ĝi estas la unua grandskala internacia konferenco okazigita plejparte ekster la interreto en la mondo ĉi-jare. Pli ol 2 600 gastoj el pli ol 60 landoj kaj regionoj ĉeestis la konferencon. La altiro estas evidenta.Kial la mondo pli kaj pli multe atentas la voĉon el ĉi tiu ĉina urbeto? Mi pensas, ke la unua kialo estas trovi fidon. La sukcesa okazigo de la konferenco mem estas la fido de Azio al venko super la kronvirusa epidemio kaj renormaligo de la monda ekonomio. Samtempe, la mondo serĉas ŝancojn por kunlaboro. Dum la pasintaj 20 jaroj, la pozicio de Azio en la internacia ekonomia tereno senĉese leviĝis danke al la subteno de Ĉinio. En la post-pandemia epoko, Ĉinio restos la "ŝlosilo de la azia renormaliĝo". Dum sia disvolviĝo, Ĉinio brakumis tutmondiĝon, daŭrigi la politikon de reformo kaj malfermo, kaj senĉese antaŭenigis regionan ekonomian integriĝon, liverante grandan energion al la kunordigita disvolviĝo de regiona ekonomio.John Kemp, merkata analizisto de la novaĵ-agentejo Reuters, diris en sia artikolo, ke iuj analizaj artikoloj en Eŭropo kaj Usono ne devas uzi la malnovajn kriteriojn por rigardi Azion. Li diris, "Trakti Azion kiel relative malgrandan parton de la tutmonda sistemo dominata de landoj de la nord-atlantika regiono ne plu estas preciza priskribo pri distribuado de monda ekonomia agado en 2021."Ĉu ankaŭ vi uzas malnovajn kriteriojn por rigardi Ĉinion, kiam vi parolas pri tiu ĉi orienta lando? Ĉu vi iam estis en Ĉinio? Ĉu vi konas Azion kaj Ĉinion? Mi atendas viajn komentojn.

Dividu