Singapura klerulo kritikas okcidentajn duoblajn normojn pri batalo kontraŭ terorismo

Lucia Publikigita: 2021-04-29 19:51:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe singapura klerulo Shan Weijian publikigis artikolon en la honkonga ĵurnalo South China Morning Post titolitan “Xinjiang: la okcidenta mondo ne rakontis al vi batalon de Ĉinio kontraŭ terorismo”, dirante ke la okcidentaj landoj intence forviŝis la kontraŭ-teroristajn atingojn de Ĉinio.

La artikolo diras, ke la batalo kontraŭ terorismo fare de Ĉinio en Xinjiang estas efika. De 2017 ne plu okazis teroristaj atakoj en Ĉinio. “Fakte Ĉinio ĉiam superregis terorismon sen kaŭzi grandajn flankajn damaĝojn, sed tion la okcidentaj mediatoj tute ignoris.”

La artikolo emfazis, ke la ĉina politiko rilata al Xinjiang celas ne ties religion aŭ etnojn, sed ekstremismon. “Ĉefaj moslemaj landoj komprenas tion kaj publike subtenas Ĉinion.”

Klerulo Shan diris ankaŭ, ke kiam la 22an de marto Usono kaj Eŭropa Unio trudis sankciojn al Ĉinio bazitajn sur mensogoj kaj falsaj informoj pro la tiel nomata "homrajta demando en Xinjiang", la propraj advokatoj de la usona Ŝtata Departemento eĉ ne trovis nesufiĉajn atestojn por pruvi la tiel nomatan ‘genocidon’". Amikoj, kio estas viaj opinioj pri tio?

Dividu