Ĉinio ludas gravan rolon en garantio de monda nutraĵa sekureco

Lucia Publikigita: 2021-05-05 11:56:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Andy Flores, raportisto pri internacia politiko de la argentina televido A24, lastatempe diris en sia artikolo, ke Ĉinio ludas gravan rolon en garantio de monda nutraĵa sekureco.

Flores diris, ke nun la kronvirusa epidemio disvastiĝas tra la mondo, kio forte influas mondan nutraĵan sekurecon. Kiel ĉefa nutraĵa eksportanto de la mondo, ankaŭ Latin-Ameriko alfrontas defion kaj negativan influon en la nutraĵa sekureco pro la epidemio.

En tiu ĉi batalado trakti la nutraĵan krizon kaj garantii la mondan nutraĵan sekurecon, Ĉinio aktive kontribuas kaj ludas gravan rolon. Cetere kiel granda produktanto kaj importanto de greno, Ĉinio kontribuis por stabiligo de grenprezo. Ĉinio la unua revigligis sian ekonomion post eksplodo de la epidemio kaj pliigas grenan importon, kio donis fidon al la grenmerkato de la mondo.

En la lastaj jaroj, 12 evoluantaj landoj de Latin-Ameriko profitis de la donaco de Ĉinio per Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN kaj Monda Nutraĵa Programo.

Nutraĵo estas bazo por la ekzistado kaj disvolvado de la homaro, kaj nutraĵa sekureco koncernas pacon kaj stabilecon de la mondo. Ĉinio sukcese garantias nutraĵan sekurecon de 1 400 milionoj da homoj kaj liveras al la mondo ĉirilatan solvon. Surbaze de tio, Ĉinio plu faros kontribuon al batalo kontraŭ malsato kaj ludos gravan rolon en la tutmonda grenproviza afero.

Amikoj, ĉu vi volas levi dikfingron al Ĉinio?

Dividu