Hindio: La mondo sin turnas al ĉinaj vakcinoj

Lucia Publikigita: 2021-05-11 18:20:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 7an de majo hinda novaĵ-retejo The Print diris en artikolo, ke “la tuta mondo pli kaj pli dependas de la vakcinoj de Ĉinio, dum Hindio kaj Usono stumblas en malfacila situacio”, kaj se Monda Organizo pri Sano (MOS) laŭplane aprobos enmeti ĉinajn vakcinojn Sinovac kaj Sinopharm en sian aĉetliston por liveri al evoluantaj landoj en Azio, Afriko kaj Latin-Ameriko, ĉinaj vakcinoj estos ankoraŭ pli kaj pli multe bezonataj kaj atendataj.

La artikolo montris, ke la novkronviruso ruiniganta Hindion senkapabligis ĉi lastan plenumi sian interkonsenton pri livero de vakcinoj, kaj en la pasintaj kelkaj semajnoj iuj grandaj landoj serĉis rimedojn por aĉeto de pli da vakcinoj el Ĉinio.

Ĉinio pli kaj pli fortigis sian fidindecon kiel liveranto de vakcinoj, dume Usono kaj la Eŭropa Unio malrapide progresis en traktado de la tutmonda pandemio. En la lastaj kelkaj monatoj Usono okupiĝis pri sia enlanda vakcinado kaj stokis multajn vakcinojn, ignorante sankrizon de aliaj landoj, kaj tio vekis fortan kondamnon de la internacia komunumo.

Huang Yanzhong, supera esploranto pri tutmonda publika sano en la usona Konsilio de Eksteraj Rilatoj, diris, ke Ĉinio estas ne nur la plej granda eksportanto de vakcinoj, sed la sola elekto por multaj landoj.

Karaj hindaj geesperantistoj, kiel vi fartas? Kiel estas la nuna pandemia situacio en via urbo? Dividu pli multajn informojn kun ni bonvole!

Dividu