Ĉinio kondamnas komunan deklaron de G7 koncernajn al ĉinaj aferoj

Lucia Publikigita: 2021-05-13 17:05:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la Grupo de Sep publikigis deklaron pri Ĉinio adoptita de la ministroj pri eksterlandaj aferoj. La 6an de majo, ĉina proparolanto respondis, ke iu ajn provo interveni en la internajn aferojn de Ĉinio, subfosi la suverenecon de Ĉinio, aŭ senbriligi ĉinan figuron sub diversaj ekskuzoj estas kondamnita al malsukceso.

La komuna deklaro estis publikigita de la kunveno de la ministroj pri eksterlandaj aferoj de la G7. Ĝi esprimis zorgojn pri Xinjiang, Tibeto, Honkongo, kaj situacioj en la Orienta Ĉina Maro kaj la Suda Ĉina Maro. Ĝi esprimis ankaŭ subtenon al Tajvano por partopreno en la Monda Asembleo pri Sano.

Vidu, la ministroj pri eksterlandaj aferoj de la G7 faris senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio. Ili publike intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj turnis sin al Blok-politiko, kiu retroturnas la radon de la historio. Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke ke tio estas kruda interveno en la nacian suverenecon de Ĉinio kaj senbrida detruo de la normoj regantaj internaciajn rilatojn, kiuj agas kontraŭ la tendencon de paco, disvolviĝo kaj kungajna kunlaboro. Ĉinio kondamnas tian praktikon. La ĉina popolo kondamnas tian praktikon. Amikoj, se via patrolando alfrontas similan aferon, kiel vi reagos? Komentu al mi!

Dividu