Agu nun por persone serĉi faktojn!

Lucia Publikigita: 2021-05-19 19:33:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ashraf Mahmoud Massoud, eksa estro de la franca redakcio de Egipta Internacia Televido, lastatempe diris en sia artikolo, ke en la lastaj tagoj, iuj okcidentaj amaskomunikiloj kaj politikistoj atakis ĉinajn politikojn pri Xinjiang.

Fakte la plejparto de la okcidentaj politikistoj kaj personoj fabrikintaj famojn pri Xinjiang neniam vizitis la lokon, tamen ilia priskribo ŝajnas esti tiel vivanta. Ĉu tio estas fakto aŭ famo? Massoud opinias, ke raportistoj devas iri el la oficejo kaj aŭskulti opiniojn de homoj, kiuj persone vizitis kaj havis veran sperton pri Xinjiang.

El la vidangulo de tiuj vizitintoj Xinjiang probable havas fenomenon tute malsaman ol la raportita de okcidentaj amaskomunikiloj. Troviĝas du versioj pri Xinjiang, kiuj estas komplete diferencaj: paroli surbaze de senfondaj onidiroj kaj nevizito al la loko, kaj agi surbaze de informoj el personaj spertoj.

Amikoj, ne kredu “onidirojn” kaj “mensogojn” bonvole, agu nun por persone serĉi “faktojn”! Kio estas viaj opinioj pri tio? Komentu al mi!

Dividu