Ĉinio publikigis blankan libron pri paca liberiĝo kaj atingoj de Tibeto

Lucia Publikigita: 2021-05-25 18:47:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Informa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilio vendrede publikigis blankan libron pri la paca liberiĝo de Tibeto kaj ĝia disvolviĝo en la pasintaj sep jardekoj.

La blanka libro, titolita "Tibeto ekde 1951: Liberiĝo, Disvolviĝo kaj Prospero", retrorigardis la historion kaj atingojn de Tibeto, kaj prezentis veran kaj panoraman bildon de la nova socialisma Tibeto.

La dokumento diris, "Ĉi tio helpos kontraŭi la propagandon disvastigitan de kelkaj okcidentaj landoj kaj iliaj aliancanoj kaj liveri al la internacia komunumo ekvilibran raporton pri la grandega transformiĝo, kiu okazis en Tibeto.”

La 23an de majo 1951 estis subskribita la Interkonsento de la Centra Popola Registaro kaj la Loka Registaro de Tibeto pri Rimedoj por la Paca Liberiĝo de Tibeto (la 17-Artikola Interkonsento), oficiale proklamante la pacan liberiĝon de Tibeto. La jaro 2021 markas la 70an datrevenon de la historia evento.

Laŭ la blanka libro, kun la paca liberiĝo de Tibeto, la popolo de Tibeto emancipiĝis de la katenoj de invada imperiismo definitive, surirante brilan vojon de unueco, progreso kaj disvolviĝo kun ĉiuj aliaj etnoj en Ĉinio.

La dokumento diris, ke en la nova epoko, sub la forta gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun Xi Jinping ĉe la kerno kaj kun la forta subteno de la tuta lando, Tibeto akiris novan progreson en diversaj kampoj, inkluzive de elimino de ekstrema malriĉeco.

Amikoj, en novembro de la lasta jaro mi vizitis Tibeton, kaj vere ĝuis la vojaĝon. Bonvole abonu mian kanalon por rigardi pli da miaj videaĵoj pri Tibeto. Kaj ne forgesu komenti al mi.

Dividu