CNN: Ĉina vakcinado kontraŭ kronviruso eniris akcelan reĝimon dum hezito de okcidento

Lucia Publikigita: 2021-05-26 20:08:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La usona kabla televid-novaĵa reto (CNN) raportis merkrede, ke kiam la hezitemo pri vakcinoj malaltigis la vakcinitecon en iuj okcidentaj landoj, Ĉinio eniris la akcelan reĝimon de vakcinado kontraŭ la nova kronviruso.

La raporto diris, ke laŭ oficialaj donitaĵoj, ĝis nun pli ol 400 milionoj da dozoj de vakcino estis inokulitaj en Ĉinio. La nombro estas pli granda ol la totalo de Usono, Britio kaj Germanio.

La raporto diris ankaŭ, ke la nombro de inokulitaj dozoj en Ĉinio superis 100 milionojn en la 27a de marto, kaj 26 tagojn poste la nombro kalkuliĝis al 200 milionoj, kaj post pliaj 17 tagoj la nombro atingis 300 milionojn. La lastaj 100 milionoj da dozoj estis injektitaj en 9 tagoj.

Samtempe, ĉina fakulo diris, ke esploroj pruvis, ke ĉinaj vakcinoj estas efikaj kontraŭ la mutaciintaj kronvirusaj stamoj trovitaj en Britio, Sud-Afriko kaj Brazilo.

Karaj amikoj, ĉu vi jam ricevis vakcinon? Ĉu vi havas demandojn pri vakcino? Diru al mi!

Dividu