Ĉinio promesis liveri novan helpon por tutmonda respondo al kronvirusa epidemio

Lucia Publikigita: 2021-06-03 19:10:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, la 26an de majo ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun nepala prezidento Bidhya Devi Bhandari. Xi diris, ke de post la eksplodo de la kronvirusa pandemio, Ĉinio kaj Nepalo firme subtenis unu la alian en batalo kontraŭ la kronviruso, kaj efektivigis profundan kontraŭepidemian kunlaboron.

Mi ankoraŭ memoras, ke nia prezidanto Xi faris la rimarkojn dum sia parolado en la Tutmonda Pintkunveno pri Sano per video en Pekino, ke Ĉinio prenos serion da novaj rimedoj por daŭrigi sian subtenon por la tutmonda respondo al la kronvirusa pandemio.

Ĝis nun, Ĉinio jam liveris 300 milionojn da dozo da vakcinoj al la mondo, kaj ĝi liveros ankoraŭ pli da vakcinoj laŭ sia kapablo. Ĉinio subtenas siajn vakcinajn kompaniojn en transigo de teknologioj al aliaj evoluantaj landoj kaj efektivigo de komuna produktado kun ili. Laŭplane, Ĉinio liveros aldonajn 3 miliardojn da usonaj dolaroj en internacia helpo dum la venontaj tri jaroj por subteni respondon al la kronvirusa epidemio kaj ekonomian kaj socian renormaliĝon en aliaj evoluantaj landoj.

Laŭ la plej nova esploro, kronvirusaj vakcinoj de Sinopharm montras efikecon de pli ol 72%. Mi jam estas vakcinita, kaj vi amikoj? Ĉu vi volus diri al ni pri la nuna pandemia situacio kaj la vakcinado en via urbo? Komentu al mi!

Dividu