Kiel fariĝi kosmonaŭto en Ĉinio?

Publikigita: 2021-06-18 17:12:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Halo, karaj amikoj! Eble vi jam scias, ke Ĉinio ĵaŭde lanĉis la homloĝatan kosmoŝipon Shenzhou-12, kiu sendis tri kosmonaŭtojn al la kerna modulo Tianhe de la ĉina kosmostacio por tri-monata misio.

La Shenzhou-12 sur la portoraketo Changzheng-2F estis ĵetita de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina nordokcidenta Gobio.

Kiel la sepa ĉina homekipita misio al la kosmo kaj la unua dum la konstruado de la ĉina kosmostacio. Ĝi estas ankaŭ la unua en preskaŭ kvin jaroj post la lasta homekipita misio de la lando.

La tri kosmonaŭtoj estas komandanto Nie Haisheng, 56-jara veterano, kiu partoprenis en la misioj Shenzhou-6 kaj Shenzhou-10, Liu Boming, 54-jara, kiu estis parto de la misio Shenzhou-7, kaj Tang Hongbo, 45-jara, kiu estas en sia unua spaciala misio.

Amikoj, ĉu vi interesiĝas pri trejniĝo de la kosmonaŭtoj? Rigardu la filmeton!

Dividu