Laboroj de kosmonaŭtoj en la venontaj tri monatoj

Lucia Publikigita: 2021-06-22 20:15:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, lastatempe mi prezentis la trajnan procezon de kosmonaŭtoj. Hodiaŭ, mi diskutos kun vi pri iliaj laboroj en la venontaj tri monatoj.

Unue, mi devas diri, ke ili starigos novan rekordon por la daŭro de la ĉina homekipita spaciala misio, superante la 33-tagan rekordon starigitan de la personaro de Shenzhou-11 en 2016.

Post eniro en orbiton, la kosmoŝipo Shenzhou-12 kupliĝos kun la enorbita kerna modulo Tianhe de la kosmostacio, formante komplekson kun Tianhe kaj la kargoŝipo Tianzhou-2. La kosmonaŭtoj estos postenigitaj en la kerna modulo.

Laŭdire, ilia laboro estos pli komplika kaj malfacila ol antaŭaj homekipitaj misioj.

Unue, ili funkciigos kaj administros la komplekson, inkluzive de enorbita provo de la modulo Tianhe, atestado de la reakira kaj vivsubtena sistemo, provo kaj funkciiga trejniĝo de la robotika brako, kaj ankaŭ administrado de materialoj kaj rubaĵoj.

Due, ili movos, kunmetos kaj provos eksterveturilajn kombineojn kaj faros du eksterveturilajn agadojn por laboro inkluzive de kunmetado de eksterveturila ilaro, levado de la panorama kamerao kaj instalado de etenditaj pumpiloj.

Trie, ili efektivigos kosmajn sciencajn eksperimentojn kaj teknologiajn eksperimentojn, kaj ankaŭ publikajn diskonigajn agadojn.

Kvare, ili administros sian sanon per ĉiutaga vivzorgado, fizika ekzercado, kaj regula monitorado kaj pritaksado de sia sanstato.

Amikoj, ĉu vi interesiĝas pri pliajinformoj pri la kosmonaŭtoj, ekzemple, kion ili manĝas? Diru al mi!

Dividu