Kelkaj mejloŝtonaj eventoj dum la periodo de la 13a Kvinjara Plano

Publikigita: 2021-06-23 18:24:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, la jaro 2021 markas la komencon de efektivigo de la 14a Kvinjara Plano, kio estas tre grava por la ĉina gvidantaro kaj la ĉina socio, precipe okaze de centjariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu falas en la 1an de julio.

Hodiaŭ mi volas prezenti al vi kelkajn mejloŝtonajn eventojn dum la periodo de la 13a Kvinjara Plano:

-Elimino de absoluta malriĉeco: ĉirkaŭ 60 milionoj da homoj estis liberigitaj el malriĉeco dum kvin jaroj. La nombro de homoj liberigitaj el malriĉeco kalkuliĝis al 800 milionoj en pasintaj 40 jaroj.

-Pliigo de pokapa enspezo: la pokapa malneta enlanda produkto superis 10 milojn da usonaj dolaroj.

-Ĉiam pli grandiĝanta meza klaso.

-Scienca kaj teknologia progreso gvidas ĝeneralan modernigon.

Do, en tiu senco, ni diras, ke en 2021 Ĉinio brakumas novan situacion de sia disvolviĝo, komencante plenumon de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025) pri nacia ekonomio kaj socia disvolviĝo kaj la Longperiodaj Celoj de la Jaro 2035.

Amikoj, ĉu viaj laboroj havas rilaton kun Ĉinio? Ĉu vi interesiĝas pri la internacia kunlaboro en kampoj de scienco kaj teknologio, ekonomio ktp? Komentu al mi!

Dividu