Ĉinio volas fari kunlaboron kun pli multaj landoj

Lucia Publikigita: 2021-06-24 16:51:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fabio Massimo Parenti, itala profesoro pri internacia politika ekonomiko, diris lastatempe en sia artikolo, ke la 14a Kvinjara Plano rapidigas altgradigon de la ĉina ekonomio.

Li diris, ke ekonomia kaj socia plano daŭrigebla kaj kontinuigebla markas disvolviĝon de Ĉinio. Samtempe kun tio, ke pli da spacoj estis donitaj al privataj ekonomioj, la nacia mez- kaj long-perioda plano ankoraŭ okupas kernan lokon, kio formas en Ĉinio la ekonomian reĝimon de diversspecaj posedsistemoj kun la socialisma koncepto de valoro kiel kerno.

Estas menciinde, ke dum ellaborado de la plano, pasintaj spertoj estis uzataj kiel la bazo. Krome kontinuaj konsiliĝoj de diversaj institucioj, lokaj aŭtoritatoj sur diversaj niveloj kaj socitavoloj estas bezonataj.

Dum la periodo de la 14a Kvinjara Plano, Ĉinio volas fari kunlaboron kun pli multaj landoj, antaŭenigi novigon, disvolvi sian internan merkaton kaj redukti la dependecon de alilandaj informadikaj teknologioj. Ĉinio atingos tiun ĉi celon per “duobla cirkulado” en kiu akorde kombiniĝas la enlanda disvolvado kaj la amplekse plivastigata malfermo al fremdaj landoj.

Dividu