Martin Jacques: KPĈ estas sendube plej sukcesa partio en 100 jaroj

Lucia Publikigita: 2021-06-29 19:45:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, lastatempe, mi legis artikolon pri la Komunista Partio de Ĉinio. Tiu artikolo inspiris min multe. Mi pensas, ke amikoj de okcidentaj landoj povas pli bone kaj klare kompreni la Komunistan Partion de Ĉinio per tiu artikolo. Do, en hodiaŭa videaĵo kaj la sekvaj, mi parolas pri tiu temo.

La arŭtoro de tiu artikolo estas Martin Jacques. Li estas la altranga esploristo de la brita Kembriĝa Universitato. Li diris en sia artikolo, ke la okcidentaj landoj simple egaligis la Komunistan Partion de Ĉinio kun la Komunista Partio de Sovetunio, kio estas fundamenta eraro. Fakte, la du partioj estas tute diferencaj. Oni ne povas kompreni la Komunistan Partion de Ĉinio simple per la tradicia marksismo. La Komunista Partio de Ĉinio estis indiĝenigita delonge. Ĝi kombinas Konfuceanismon kaj la naciajn kondiĉojn kaj historion de Ĉinio surbaze de marksismo. Tial Ĉinio plurfoje emfazis "ĉinan karakterizaĵon" en disvastigo al la ekstera mondo. La celo estas, ke homoj ne rigardu la Komunistan Partion de Ĉinio kiel kopio de la Komunista Partio de Sovetunio pro ilia simileco.

Oni eble demandus,“Tamen, la Komunista Partio de Ĉinio ankoraŭ estas ununura reganta partio en la lando”. Por kompreni ĉi tion, bonvole rigardi mian sekvan videaĵon.

Dividu