Kial la Komunista Partio de Ĉinio povas...

Lucia Publikigita: 2021-06-30 18:59:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, hodiaŭ ni plu parolas pri la Komunista Partio de Ĉinio per artikolo de Martin Jacques. Li diris en la artikolo, ke okcidentaj landoj estas firme konvinkitaj, ke unupartia sistemo ne estas daŭrigebla pro la manko de movforto de interna reformo. Certe, unupartia sistemo ja havas sian malavantaĝojn, kiel ekzemple la manko de de movforto de reformo menciita en la artikolo, aŭ la manko de superrigardo de aliaj politikaj partioj, kaj longdaŭra unuflanka regado kondukos al korupteco inter oficialuloj. La artikolo sekve atentigis, "Sed ĉi tio ne respondas al la historio de la Komunista Partio de Ĉinio. Kompare kun iu ajn alia politika partio en la mondo, la Komunista Partio de Ĉinio montris elstarajn reformajn kapablojn. Ekzemple, en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, Deng Xiaoping firme antaŭenigis internajn reformojn kaj malfermon al la ekstera mondo, esplorante la socialisman merkatekonomion kaj integrante Ĉinion en la tutmondan ekonomion”. Ĉi tio estas parto de la bazaj postuloj de socialismo kun la ĉina karakterizaĵo, tio estas, "Oni devas persiste antaŭenigi reformojn kaj malfermon." Ĉi tio ankaŭ rekte donas respondon al la farebleco de la unu-partia regado de la Komunista Partio de Ĉinio. Do, kial Ĉinio ne disvastigas tion al la ekstera mondo? Mi respondos en la sekva videaĵo.

Dividu