Unupartiismo en Ĉinio kaj la multpartiismo en okcidentaj landoj

Lucia Publikigita: 2021-07-01 19:13:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, hodiaŭ ni komparu la unupartiismon en Ĉinio kun la multpartiismo en okcidentaj landoj por riagrdi, kiu estas la plej bona. En la lasta videaĵo, ni resumis kial estas fareble por unupartiismo en Ĉinio. Do ni nun parolas pri la multpartiismo. Fakte, al multpartiismo antaŭenigita de la okcidentaj landoj ne mankas malavantaĝoj. Kvankam politikaj partioj kontrolas unu la alian, sed se tia kontrolado pligrandiĝos, ĝi fariĝos lukto, aŭ eĉ milito. Ni povas vidi, ke en iuj landoj aŭ regionoj en la mondo, longdaŭraj luktoj inter politikaj partioj kaŭzis seriozan internan frotadon, malrapidan aŭ eĉ stagnan disvolviĝon, kaj pro tio la vivnivelo stagnas. Ni revenu al la demando en la fino de la lasta videaĵo. Kial Ĉinio ne rekomendas unupartiismon al la ekstera mondo kiel okcidentaj landoj disvastigas sian politikan sistemon? Ĉar ĉi tiu sistemo estas tiel unika, ke ĝi estas kvazaŭ laŭmenda nur por Ĉinio. Niaj unuaj du epizodoj emfazis "ĉinajn karakterizaĵojn" anstataŭ "universalecojn". Martin Jacques diris en sia artikolo, “Pro siaj historio, kulturo kaj grandeco, Ĉinio estas unika, tamen ĝi neniam rigardas sin ekzemplo de regado por aliaj landoj. Ĉinio neniam postulas, ke aliaj landoj fariĝu similaj al ĝi. Ĉinio, malsama ol Usono, Britio aŭ Sovetunio, neniam opinias, ke ĝia politika sistemo povus fariĝi modelo por aliaj landoj.” Do, unupartiismo kaj multpartiismo, kiu estas la plej bona? Mi opinias, ke ankaŭ vi komprenos, kiam vi vidos ĉi tion. La kondiĉoj de diversaj landoj diferencas. Do ne ekzistas plej bona sistemo.

Karaj amikoj, dankon pro via rigardo! Ĉu vi nun havas novan komprenon pri la Komunista Partio de Ĉinio? Mi kore bonvenigas viajn komentojn!

Dividu