Grandaj atingoj de KPĈ kaj ĉina popolo ankaŭ estas atingoj de tuta mondo

Lucia Publikigita: 2021-07-06 16:30:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Andrzej Szejna, vicprezidanto de Nowa Lewica - la maldekstra partio de Pollando, lastatempe diris en sia artikolo, ke la grandaj atingoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina popolo ankaŭ estas atingoj de la tuta mondo. Do, dankon!

Li diris, ke Ĉinio estas la dua granda ekonomio de la mondo kaj devas ludi gvidan rolon en realigo de egaleco kaj justeco, protekto de paco kaj trakto de klimata ŝanĝiĝo. “Preni la popolon kiel centron” estas progresema koncepto persiste tenata de la KPĈ, kiu meritas esti disvastigita tra la mondo. La ĉina registaro devas dividi sian koncepton kaj pensmanieron pri teknika novigo kun aliaj landoj, ĉar Ĉinio zorgas ne nur pri ekonomiaj profitoj, sed ankaŭ pri la popola vivo. Ĉinio strebas al komuna estonteco, disvolvado kaj feliĉo de la tuta mondo.

Li diris ankaŭ, ke la dulandaj partioj konservas bonajn rilatojn en la pasintaj jaroj. Sub la nuna situacio, la du partioj devas plifortigi komunikadon pri spertoj en la ekonomia kampo kaj profundigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn en la kampoj de ekonomio, elimino de malriĉeco, protekto de paco kaj modernaj teknologioj. Li aldonis, ke Eŭropo interesiĝas pri ĉinaj teknologioj kaj novigoj, kaj kompreneble necesas ekspluati sekuran kanalon por ilia eniro en merkatojn de Eŭropo kaj de Pollando. Cetere kunlaboroj kaj interŝanĝoj inter Eŭropo kaj Ĉinio kaj tiuj inter Pollando kaj Ĉinio devas esti bazitaj sur reciproka profito, kaj li opinias, ke Pollando povas profiti de tiuj kontaktoj. Santempe Eŭropo povas profiti de tiuj sukcesaj spertoj de Ĉinio.

Dividu