Socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj konformas al ĉinaj kondiĉoj

Lucia Publikigita: 2021-07-07 19:59:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, hodiaŭ mi volas dividi parolon de Anto Domazet, profesoro de ekonomia instituto de Sarajeva Universitato. Li faris la paroladon en forumo titolita “1921-2021, kiel la KPĈ ŝanĝas Ĉinion”.

Li diris, ke evoluantaj landoj unue devas venki kaptilon de malriĉeco, poste alfrontas kaptilon de meznivela enspezo, same kiel spertis iuj landoj de Latinameriko kaj Afriko, kaj fine triumfe enpaŝas en la vicon de landoj kun altaj enspezoj. Inter 39 landoj meze salajrataj, nur 19 landoj sukcese transpaŝis la sojlon.

En la pasintaj kvardek jaroj post praktiko de reformado kaj malfermo, Ĉinio, kies ekonomia kreskomodelo ŝanĝiĝis, irante de dependeco al ekstera ekonomio en sendependan novigon, atingis grandajn progresojn.

Ni scias, ke troviĝas malsamaj evoluvojoj por diversaj landoj. Socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj estas valora, kiu konformas al ĉinaj kondiĉoj. Ĉinio opinias, ke malriĉeco ne nur aludas malaltan enspezon, sed ankaŭ kaŭzas problemojn de medio kaj sano. Tial blanka libro de la ĉina registaro metas eliminon de malriĉeco en kategorion de kontinuigebla disvolviĝo. Laŭ Anto Domazet, restas granda latenta forto por kreskigo de la ĉina ekonomio, kaj estas spaco por altigo de pokapa Malneta Enlanda Produkto. Pri ekonomia strukturo, sperto de Ĉinio rilate al transformiĝo de agrikultura lando al industria lando estas lerninda por aliaj landoj.

Do la demando estas, kio estas la ĉina sperto? Laŭ Anto, la ĉina sperto estas elekti formon konforman al naciaj kondiĉoj kaj plibonigi ĝin laŭ efektivaj statoj. Amikoj, pri la ĉina sperto, kio estas viaj opinioj? Diru al mi!

Dividu