Vojo de sociaismo kun ĉinaj trajtoj konformas al ĉinaj kondiĉoj

Lucia Publikigita: 2021-07-08 17:37:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, hieraŭ mi dividis paroladon, kiun faris profesoro Anto Domazet, kiam li partoprenis en la forumo titolita “1921-2021, kiel la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) ŝanĝas Ĉinion.” Samtempe, Ljiljana Stević, estro de Konfucea Instituto de la universitato Banja Luka de Bosnio-Hercegovino, interpretis la eksterlandajn rilatojn de Ĉinio laŭ teorio de struktura realismo. Ŝi diris, ke laŭ la teorio, strukturo de internaciaj rilatoj estas decidita de divido de internacia politika povo. Kia diferenco ekzistas inter la ĉinaj valoroj kaj okcidentaj valoroj? Laŭ ŝi, Ĉinio strebas al reciproka profito kaj komuna gajno anstataŭ al unuflanka gvidrolo.

En 1919 eksplodis “Movado de la Kvara de Majo”, tiam ĉinaj studentoj estis malkontentaj pri rezultoj de Pariza Konferenco pri Paco. Ĉinio estis venkanto en la Unua Mondmilito, sed estis devigita cedi teritorion al Japanio. Tia humiligo donis profundan influon al ĉinaj diplomatiaj politikoj. Laŭ "du centjaraj celoj" de la Komunista Partio de Ĉinio, Ĉinio fariĝos socialisma potenca lando antaŭ 2049. Tial ili havas fidon akiri respekton de la internacia komunumo. Fine ŝi akcentis lerni ĉinajn lingvon, kulturon kaj religion antaŭ esploro de la ĉina diplomatio, alie oni ne povas kompreni nunajn ĉinajn politikojn sen tiaj scioj.

Do amikoj, hodiaŭ mia demando estas simpla, Ĉu vi lernas aŭ volas lerni ĉinajn ligvon, kulturon kaj religion? Diru al mi!

Dividu