Ĉu vi komprenas la du konceptojn: "turnopordo" kaj "lobiado"?

Lucia Publikigita: 2021-07-13 12:52:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, ekde hodiaŭ, mi uzos du epizodojn por diskuti pri la temo koncerna al la ekonomia malegaleco en Usono. Unue ni devas kompreni du konceptojn, unu estas "turnopordo" kaj la alia estas "lobiado". La "turnopordo" estas, ke registaraj funkciuloj eniras kompanion post forlaso de sia posteno; kaj lobiado estas agado de grupo, kiu insiste prezentas siajn rekomendojn al aŭtoritatoj, esperante, ke iliaj ideoj kaj proponoj estos adoptitaj kaj efektivigitaj. La kombinaĵo de la du kondukos al la jenaj rezultoj: registaraj oficialuloj eniros en kompaniojn kaj uzas siajn antaŭajn rilatojn kaj lobiadon por ebligi al siaj kompanioj gajni pli grandajn profitojn per la subteno de la registaro; aŭ ĉi tiuj eksaj oficialuloj rekte “turniĝos” en la lobiajn grupojn kaj helpi al aliaj kompanioj gajni plej multajn profitojn, kaj samtempe, ili kolektas profitojn dum la procezo. Ĝuste tio okazas en Usono kaj estas unu el la kialoj de plua grandiĝo de la distanco inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Kial ĉi tiu fenomeno okazas en Usono? Kio estas la ĉefa kaŭzo? Mi respondos al ĉiuj en la venonta epizodo.

Se vi volas diskuti pri la du konceptoj aŭ aliaj temoj, diru al mi!

Dividu