Laŭleĝa koruptado fariĝis normo en Usono, ĉu vere?

Lucia Publikigita: 2021-07-14 17:28:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hodiaŭ ni plu parolas pri tio, kial la lobiado kaj la "turnopordo" furoras en Usono. Fakte, tio estas iom ridinda. La kialo malantaŭ tio estas la subteno de la registaro. De la "Leĝo pri Registrado de Eksterlandaj Agentoj " de 1938 ĝis la "Lobia Malkaŝa Leĝo " de 1995, kaj la " Leĝo pri Teknika Amendo de Lobiado pri Malkaŝado" de 1998, serio da leĝoj permesis al diversaj lobiaj grupoj cirkuli inter Kapitolo kaj la Blanka Domo, Influante leĝdonon de la Kongreso kaj decidfaron de la registaro, pli konformigante ĝin al la interesoj de la lobia grupo. Laŭ nekompletaj statistikoj, ekzistas pli ol 2 000 lobiaj kompanioj en Vaŝingtono, kun jara lobia kosto de 3,5 miliardoj da usonaj dolaroj. Pasintjare, la kvin ĉefaj sciencaj kaj teknologiaj kompanioj en Usono, Facebook, Amazon, Google, Apple kaj Microsoft elspezis sume 61 milionojn da usonaj dolaroj en lobiado al la registaro por eviti kontroladon. La usona gazeto "Eksterlandaj Aferoj" deklaris, ke "laŭleĝa koruptado fariĝis normo en Usono." Fred Wertheimer, prezidanto de la usona ne-profitcela organizaĵo "Demokratio 21", diris, ke koruptado en Usono estas sistema koruptado de la politika procezo mem. "Kiam vi traktas miliardojn da usonaj dolaroj, la plej granda parto estas uzata por aĉeti influon. Tiel, la sistemo estos detruita, kaj estos pli malfacile konservi rajtojn de ordinaraj usonanoj pri reprezentado. "Do kion vi pensas pri ĉi tio? Bonvenon por diskuto kun mi.

Dividu