Interesa kaj aktuala paroltemo — Artefarita Intelekto

Publikigita: 2021-07-20 22:58:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Artefarita intelekto estas interesa kaj aktuala paroltemo en la nuna tempo, kaj homoj uzas ĝin preskaŭ ĉiutage. Ekzemple, post kiam vi serĉos la videaĵon pri Michael Jackson sur Youtube, kaj Youtube rekomendas al vi “Billie Jean”, “Beat It”, “Man in the Mirror” kaj aliajn similaĵojn. Tio estas realigita per la uzo de artefarita intelekto. Do, kian avantaĝon la artefarita intelekto povas porti al ni?

Fakte, eble vi ne scias, sed en la batalo kontraŭ la novkronvirusa epidemio, la nova teknologio ludis tre gravan rolon. Unue, la nombro de kuracistoj estas limigita; due, kuracistoj ne povas labori senpaŭze ĉu ne? trie, ĉiuj faras erarojn. Sed tiuj tri punktoj estas senproblemaj por artefarita intelekto. La helpa sistemo de artefarita intelekto povas analizi multajn rezultojn de komputilizita tomografio (CT) samtempe kun grandega precizeco, kaj ĝia laboro povas esti senĉesa. Tio povas malpezigi la ŝarĝon de kuracistoj. Krom multaj kampoj, artefarita intelekto helpas nin ankaŭ en la ĉiutaga vivo. La israela retejo Mia Heredaĵo (My Heritage) lanĉis funkcion "profunda nostalgio", ankaŭ kiu uzas artefaritan intelekton por fari filmetojn pri forpasintaj parencoj kaj amikoj per iliaj fotoj. Sed ĉu ni devas disvolvi artefarian intelekton sen limigo? Ni parolos pri tio venontfoje!

Ne forgesu komenti al mi kaj levi dikfingron!

Dividu